Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/314

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lokoj oni ilin renkontis unu apud la alia. En hejmojn, en kiuj ili estis ambaŭ invititaj, anstataŭ alveni aparte, kiel ili faris en la iama tempo, kontraŭe ili maltime sin prezentis kune, kiel farus legitimaj geedzoj.

Tiam neevitebla fenomeno okazis. Male de tio, kio kutime vidiĝas, Beatrico donis sian nomon al la patro de sia infano: kaj la lakeo anoncis, ne ŝanceliĝante:

— Gesinjoroj Herbeno!

Fradeko aŭdis kaj silentiĝis.

Pro kia motivo, al li diris ian tagon sinjoro Ĵakemaro, vi toleras tiun anstataŭigon, kiu povas nur vin malpligrandigi! En via loko, mi protestus.

— Kion vi volas, ke mi faru? Mi longatempe senhalte protestis: sed neniu min kredis; kaj mi komprenas, ke neniu povis min kredi. Mi kontraŭbatalis per miaj tutaj fortoj: mi falis venkita. Hodiaŭ mi estas lacigita de tiu senĉesa penado, kiun mi devus ĉiutage rekomenci sen ia rezultato. Tiu nomo Herbeno estas vera Sizifa ŝtonego. Anstataŭ lasi ĝin peze refali sur miajn ŝultrojn, mi preferas ĝin porti kuraĝe. Jen estas ankoraŭ la plej bona rimedo, por ke ĝi ne min premegu.

Sinjoro Ĵakemaro skuis la kapon, sin demandante ĝis kia grado estas kredinda tia klarigo.

— Plie, daŭrigis Petro, la feliĉeco igas malkuraĝa. Mi ne estis dorlotita de l’ vivo. Depost mia naskiĝo ĝis la tago, en kiu mi renkontis Reĝinon, mi ĉiam estis malfeliĉa. Neniu homo amis min, kiu sentas en koro tian bezonon de amemo. Subite kaj sinsekve la hazardo min metas en ĉeesto de du virinoj, kiuj tuje, pro simileco, al mi malŝparas trezorojn de amo ... destinita por alia viro; mi tion konfesas. Sed ĉu tio valoras? La saĝulo estas tiu, kiu scias profiti la bonaĵojn, kiam ili alvenas, ne serĉante esplori tro detale.

Fradeko estis prava. En la dolĉa varmeto de lia geedza nesto, mole vatumita de Beatrico, la junulo sin lasis vivi, interniĝante en feliĉigan kvietecon, kiu formetis for de li