Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/321

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la patro de Fernando, li ne protestis plu. Certe li konfesis al neniu, ke li estas Herbeno; sed lia silentiĝo mem ŝajnis por ĉiuj vera konfeso.

— Nun, tial ke li ne povas plu nei, diris iam Maziero al Eduardo, kial do li obstinas en sia muteco?

— Laŭ mia opinio, li estas tute prava, respondis la advokato. Memoru la parolojn de l’ ministro: “Se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono.” Vera konfeso lin pereigus, ĉar tiam la juĝistaro estus devigita sin intermeti. Tiel longe kiam Petro ne parolos, oni havos eble dubojn, sed neniun certecon. Absoluta silento, jen estas lia unika savilo.

— Sed dum tiu tempo la jaroj fluas. Beatrico kaj li estos kondamnitaj pasigi sian tutan ekzistadon en stato de ŝajne neleĝa kunvivado; neniam Maŭrico povos esti legitimigita.

— Estas vere. Sed ĉu ekzistas rimedo por tion malhelpi? Fakte tio havas gravecon nur flankan, tial ke ĉiuj homoj scias nun, kion ili devas opinii, kaj konas pri tiu punkto la tutan veron. Reale sinjorino Herbeno kaj ŝia edzo estas plene feliĉaj, ĉar la nereguleco de ilia situacio estas nur ŝajna, kaj ili ĉiam daŭrigas ĝui la ŝaton kaj la estimon, kiujn ambaŭ ĉiam meritis.

Kaj la vivado daŭrigis laŭ fluo egala, vintre en Parizo kaj somere en Vaucresson.

Tial ke la pseŭdogeedzoj ne havis sufiĉe da mono por pagi al si la lukson de du loĝejoj, unu en urbo kaj la alian en kamparo, la bankiero, kies medicinaj opinioj ne ŝanĝiĝis, kaj kiu volis, ke la malgranda Maŭrico vivu kiel eble plej plene en kamparo, ĝentile proponis al Petro kaj al Beatrico plenan apartamenton en sia Vaucresson’a kampodomo.

En ĝi la maljunulo akceptis multe da vizitantoj. Inter ili ofte vidiĝis sinjoro Ĵakemaro, lia malnova Sèvres’a amiko, kiu aĉetis al li kaj al la du heredantinoj de fraŭ-