Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/322

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lino Delanjo la duoblan kampodomon, kiu laŭ lia opinio faras unu solan bienon.

Unue li intencis detrui la du domojn kaj konstrui en ilia loko mezepokastilan kasteleton, kies ideo lin travagis depost lia junaĝo. Sed tial ke la mono mankis por ebligi la realigon de lia revo, li ĝin prokrastis ĝis pli feliĉaj tagoj, kaj atendante li ludonis aparte la du bienojn.

Sed fine li eksciis la morton de maljuna naŭdekjara praonklo, kies heredaĵon li esperis depost pli ol dekkvin jaroj. Nun li do povos efektivigi tiun deziron, kiu lin karesis dum lia tuta vivado.

Depost ok tagoj sinjoro Ĵakemaro estis metinta la laboristojn en sian Sèvres’an bienon, kiam ian vesperon li alvenis al Vaucresson, kaj petis de Maziero, ĉu li bonvolas lin akcepti private.

— Kio do okazas tiel mistere? demandis la bankiero. Sinjoro Ĵakemaro eltiris el sia poŝo skatoleton el ferlado.

— Jen estas, li diris, tio, kion la detruistoj trovis en la muro de la dometo, kiun vi iam konstruis por via ĝardenisto. Unu el brikoj estis tre lerte formetita kaj anstataŭita de tiu skatolo. Kiam la tapetpapero estis regluita sur ĝi, oni ne povis ion rimarki. Se la dometo ne estus detruata, tiu objekto povis resti en tiu loko dum multe da jaroj: neniu estus diveninta ĝian ekziston.

— Ĉu vi rigardis, kio en ĝi troviĝas?

— Tio estus maldiskreta. Mi alportis la aferon, ne ĝin malferminte.

Ĝi estis malnova skatolo por sardeloj. La kovrilon iam deŝiritan oni maldelikate rekunlutis. Tiu, kiu plenumis tiun laboron, ne kutimis fari tian taskon: tio estis videbla per unu ekrigardo.

Maziero prenigis en la kuirejo la ilon, per kiu oni malfermas la peklaĵujojn, detranĉis la folion el ferlado, kiu