Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/325

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rapide montris al Petro la leteron malkovritan de sinjoro Ĵakemaro.

Dum la junulo ĝin tralegis, ili penis diveni, laŭ la movadoj de lia fizionomio, la impresojn, kiuj devis agiti lian animon; kaj ili provis antaŭkoni lian respondon.

Kiam Fradeko estis fininta, li malvarme redonis la manuskripton al la advokato, dirante:

— Mi ne konis la ekziston de tiu dokumento, sed mi konis ĝian enhavon. Mi ne bezonis multe pripensadi, por diveni la abomenan konduton de Reĝino en tiu tuta afero. Jam mi estis postulinta de ŝi, ke ŝi sciigu pri tio la juĝistaron: kaj ŝia rifuzo okazigis en nia hejmo terurajn disputojn, kelkajn tagojn antaŭ kiam ŝi provis sin memmortigi.

— Eble tiuj disputoj estis unu el kaŭzoj de ŝia pereiga determino, rimarkigis Maziero.

— Tio estas kredebla, respondis Petro.

— Sed, diris Klozelo, kiu ne forgesis, pro kia motivo li venis al Vaucresson, vi ne diras, kiaj estas viaj intencoj pri tiu letero.

— Sed mi ne bezonas doni mian opinion pri ĝi.

— Ŝajnas tamen, ke estas vi tiu, kiun ĝi koncernas.

— Ha jes, vi estas prava, respondis Petro ridetante, mi tion forgesis. Nu, antaŭ kiam mi konigos mian respondon, permesu, ke mi faru demandon.

— Parolu; mi vin aŭskultas.

— Ĉu la konfesoj de Reĝino sufiĉas por pruvi la senkulpecon de Herbeno?

— Ne, tial ke ili ne liveras alibi’on. Sed dank’ al ili, estos facile pruvi, ke la tuta vero ne estis konita, kiam la sentenco estis proklamita. Tiu letero entenas novan fakton. Sekve oni povas peti la revizion de l’ proceso.

— Tiam kio okazos?

— Neniu povas ĝin diveni: tio dependos de la nova juĝesploro. Nun, tial ke la kulpigato ne povos plu konservi la sekreton pri siaj amrilatoj kun Reĝino, sendube