Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/326

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li faros malkaŝojn, kiuj eble ŝanĝos la aspekton de l’ afero: tiam kredeble ĝi finiĝos per sentenco pro senkulpigo.

— Se mi bone komprenis vian rezonadon, verdire tiu senkulpigo sin apogas sur neniun certan fundamenton.

— Mi diris jam: ĉio dependos de la nova procesinformo.

— Sed vi diras, ke Fernando faros malkaŝojn. Pro tio necese estas, ke li sin prezentu al la tribunalo. Sed tion li ne povas fari, ĉar li estas ĉenrompinto.

— Tial ke necese estas, ke la kulpigato sin prezentu mem, se ni ricevas la revizion de l’ proceso, lia puno estos interrompita. Tiam li povos repreni sian veran nomon, kaj aŭdi la proklamon de sia senkulpigo, se li estas senkulpa.

— Aŭ de sia malliberigado, se li ne estas tia. Kaj vi kredas, ke homo, tiel inteligenta kiel estas Herbeno, riskos tian eventualecon. Mi scias, ke, se mi estus en lia situacio, mi ne akceptus, kaj restus trankvile en la loko, en kiu mi estas, ne donante signon de vivo.

— Tiam ĝis via morto vi intencas resti obstine enfermita en via Fradeka personeco. Vi faros neniun provon, vi riskos eĉ neniun danĝeron, por reakiri vian unuan kaj realan individuecon? Petro ridetis.

— Mi ne perdos mian tempon por diskuti kun vi, li respondis. Vi deziras, ke mi konigu mian decidon; mi konsentas. Sed tiu decido estas nerevokebla. Fradeko mi estas; Fradeko mi restos. Oni povos nomi min Herbeno; mi miavice povos ne protesti, respondi eĉ al tiu nomo: sed neniam mi ĝin akceptos; neniam mi ĝin subskribos.

— Mi ne klopodus por influi vian determinon, se ĝi ne posttrenus gravajn konsekvencojn por tiuj, kiujn vi amas, por via edzino kaj por via filo. Ĉu via konscienco ne vin riproĉas, ke vi lasas tiujn du estaĵojn for de la leĝo. Dank’ al via obstino, vi devigos Beatricon esti ĉiame