Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/330

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO DEKDUA

Depost kvin monatoj, tiu artikolo montriĝis ĉiutage en ĉiuj tutmondaj ĵurnaloj. La publiko, ĝin trovante konstante sub siaj okuloj, estis tedita de tiu senĉesa legado kaj ĝin konis parkere.

— Evidente tiu Herbeno estas malviva depost longa tempo, ĉiuj ĉiuflanke certigis. Li mortis, penante forkuri for de Noumea, kiel liaj kunuloj, pri kiuj oni havas same neniun sciigon.

— Vi eraras, respondis la aliaj: estas malviva nur la nomo Herbeno; ĉar tiu, kiu ĝin portis, nomiĝas hodiaŭ Fradeko.

Maziero, konvinkite, ke lia baptofilo ne povas reaperi, tial ke li estas la sama viro kiel Petro, atendis senpacience, ke la monatoj estos fluintaj.

Li senripoze klopodis apud ĉiuj potenculoj por redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando.

Dum tiu tempo, la Ministro de Justeco forlasis sian oficon pro politikaj malkonsentoj. La nova Gardisto de Sigeloj, kiu pro financaj aferoj havis privatajn motivojn por esti danka al la bankiero, afekte montris en tiu afero, same kiel en ĉiuj aliaj, opinion diametre kontraŭan al tiu, kiun havis lia antaŭulo.

— Depost longa tempo la morto de Herbeno estas por mi certa, li diris ian tagon al Maziero. Ili forkuris triope: oni retrovis la postsignojn de neniu. Estas neeble, ke tri forkurantoj povu kaŝi sian ekzistadon tiel longatempe,