Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/331

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ke pli-malpli frue ili ne estu rekonitaj: la polico havas tro da sperteco, por ke oni akceptu tian supozon. Aliparte se tiu knabego estus ankoraŭ vivanta, ne estas konjekteble, ke dank’ al la vastega publikado, kiun vi uzas, ĉu ian ĉu alian tagon la artikolo, en kiu oni parolas pri li, ne altirus lian atenton. Do, se post ses monatoj Herbeno ne revenis, mi kredas, ke oni povos tre facile fari tion, kion vi deziras.

Pro tio Petro kaj Beatrico atendis kun febra kortuŝeco, ke tiu lasta monato estu fluinta. Fine la juna virino estos vidvino, tio estas libera, kaj povos doni al sia amo duan rajtigon.

Certe ŝi estos devigata atendi ankoraŭ dek monatojn. Sed ĉu tiu mallonga prokrasto havas valoron por ŝi, kiu en la pasinta tempo estis konvinkita, ke ŝi povos fariĝi sinjorino Fradeko nur en sia maljunaĝo.

Pro tio, la amemo, kiun tiuj negeedziĝintaj geedzoj sentis unu al la alia, pli kaj pli grandiĝis.

— Se mi devus cin perdi, diris ofte Petro, mi sentas, ke mi ne postvivus post tia malfeliĉaĵo.

Ian mardon vespere, tagon, en kiu Beatrico kutimis akcepti ĉe sia manĝotablo ĉiujn siajn amikojn, iu forte sonorigis ĉe ŝia pordo.

Estis apenaŭ la kvina.

— Iru malfermi, diris sinjorino Herbeno al Viktorino. Kiu povas veni en tiu horo? murmuris la juna virino. Ĝi povas esti nek Eduardo nek sinjoro Maziero; ĉar estas tro frue.

— Sinjorino, diris la servistino, ĝi estas lia mastra Moŝto. Mi ne scias tion, kio estas en li; sed li ŝajnas tute stranga. Li ne min rigardis, kaj eniris rekte en la salonon, dirante: “Avertu ŝian mastrinan Moŝton, ke mi estas sinjoro Herbeno.” Beatrico fariĝis revema.

Tiu fojo estis la unua, je kiu Fradeko eniris en ŝian