Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/333

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Eble ci ludas tre danĝeran ludon, ŝi diris. Sed mi sentas min tro feliĉa por cin riproĉi. Neniam esti si mem estas netolereble.

— Al kiu ci diras tion? Ha! tiu nomo Petro Fradeko, sub kiu mi vivis dum ses jaroj, pezas sur mi, min premegas. Mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo, reeniri en min mem, ne senti pli longatempe sur miaj ŝultroj tiun alivestaĵon.

Beatrico naĝis en ravo. Ŝi forgesis la danĝeron, kiun riskas Fernando, kaj ĝuis nur la ĝojon, kiun ŝi sentis, vidante, ke ŝia edzo, ŝia infaneca amiko, estas tiel plene reakirita. Fine ŝi povos rememorigi la fariĝojn de l’ estinteco; kaj ŝin ne plu haltigos tiuj silentoj aŭ tiuj neadoj, al kiuj ŝi certe kutimis, sed kiuj tamen ŝin ofte lacigis.

Dank’ al la sintenado de Petro, la sumo de ŝiaj vivitaj jaroj estis tranĉita laŭ du partoj, nome: antaŭ la proceso kaj post la kondamno. Depost kiam Beatrico estis retrovinta sian edzon sub la Fradeka nomo, komencis por ŝi nova ekzistado tute malsimila kun la unua, ne havanta kun la antaŭa ian rilaton: kaj la juna virino ĝojis, pensante, ke nun ŝi povos diri:

— Tiu netransirebla muro, kiu fermis mian vivon, kaj por mi neebligis ĉian aliron al la pasinta ekzistado, estas do por ĉiam detruita.

Dume Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li pensus laŭte:

— Ha! mi longatempe ŝanceliĝis. Kiam mi eksciis, ke oni estis malkovrinta prisupozojn pri mia senkulpeco, sed nur prisupozojn kaj ne certajn pruvojn, mi ne kaŝis al mi mem, ke eble mi farus malspritaĵon, min liverante. Sub tiu Fradeka nomo mi estis plene protektita, kaj tre certa, ke neniam iu homo povos malkovri la veran personon, kiu sin ŝirmas malantaŭ ĝin. Se mi estus fraŭlo, mi kredas, ke mi estus entombiginta min por ĉiam en tiun malveran individuecon, kvankam tio min forte tedis. Sed ci ekzistis, mia amatino. Mi ne volis, ke ci estu