Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/334

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devigata resti dum cia tuta vivado en tiu netolerebla situacio, estante nek edzino nek vidvino. Ŝanco al rehonorigo prezentiĝis: mi devis ĝin ekkapti. Jen estas kial mi decidiĝis.

Nun Beatrico estis supermezure mirigita: ŝi eĉ komencis senti iom da timo. Hieraŭ ankoraŭ ŝia edzo parolis laŭ diametre mala maniero: eĉ li estis metinta en siajn frazojn energion tian, ke oni povis havi neniun dubon pri liaj veraj intencoj. Tiun tujan ŝanĝon nenio klarigis.

— Ĉu liaj cerbaj ecoj malaltiĝis? ŝi pensis kun teruro. Kredeble la rolo, kiun li ludas depost tiom da jaroj, lin premegas. Li sentas, ke ĉiuj liaj fortoj estas eluzitaj.

Ŝin interrompis en ŝiaj pripensoj bruo de sonorilo.

— Atendu min unu minuton, ŝi diris al Fernando, metante du ŝmacojn sur ĉiun el liaj vangoj. Necese estas, ke mi vidu, kiu alvenas. Kredeble ĝi estas mia kudristino.

Sinjorino Herbeno mensogis. Ŝi kontraŭe supozis, ke la vizitanto devas esti Maziero: sed ŝi volis lin antaŭsciigi pri tio, kio okazas.

Beatrico ne eraris.

— Ha! sinjoro Maziero, ŝi diris rapide al la maljunulo, mia edzo troviĝas en stato de ekscitego, kiu min teruras. Li forĵetas la Fradekan nomon, volas repreni la Herbenan, kaj sin prezenti al la juĝistaro.

— Strange, murmuris la bankiero pensema. Antaŭ kelkaj tagoj li esprimis tute malan opinion.

Akompanite de la juna virino, li eniris en la salonon.

— Mi eraris, diris Beatrico, sin turnante al Fernando: ĝi ne estis mia kudristino, sed cia baptopatro, al kiu mi konigis cian decidon.

— Mia baptopatro! ekkriis la junulo, saltegante en la brakojn de la maljunulo. Ha! lasu min vin kisi.

— Infano mia, balbutis Maziero, pli kortuŝita de tiu senbrida ammontro ol li volis ĝin ŝajnigi, mia kara infano, estas tre nesingardema tio, kion ci faras. Tamen mi estas feliĉa, sentante, ke fine ci tute revenis al ni.