Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/335

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun mi esperas, ke ci kontentigos nian ameman scivolon, kaj ke ci konigos detale ĉiujn fariĝojn, kiuj okazis depost cia forkuro for de Noumea ĝis cia alveno mezen de ni.

— Atendu, ke Eduardo ĉeestu, diris Beatrico.

— Klozelo devas do veni tiuvespere? demandis Herbeno.

— Ci forgesas, ke hodiaŭ estas mardo. Fernando ekridetis. Poste respondante al sia propra penso:

— Kiel estas agrable, li diris, kiam oni revenas mezen de siaj familianoj, retrovi enradikigitajn kutimojn. Ŝajnas, ke la tempo fluinta okupas en mia vivo neniun lokon. Mi kredas, ke mi estas aktoro, kiu, tuj kiam li ludis sian komedion, rapide reeniras en sian loĝion, por skrapi la falsan koloron almetitan al lia vizaĝo.

En tiu momento Juliino kaj ŝia edzo siavice eniris. Per du vortoj Maziero ilin sciigis pri la okazantaĵo. La advokato skuis la kapon kaj redonis al Herbeno lian varman manpremon. Sed dum Fernando kisis sinjorinon Klozelo kun nekompreneblaj ĝojelmontroj, kvazaŭ li ne ŝin vidis depost multaj jaroj, Eduardo murmuris mallaŭte:

— Tio ŝajnas vere stranga. Alpaŝante al la bankiero, kaj per okulklino montrante Herbenon, li tuŝis sian frunton per sia montra fingro kun tiu demanda rigardo, kiu signifas:

— Ĉu li ne havas sian cerbon malordigita?

Kaj Maziero respondis, kuntirante siajn brovojn kaj malrapide movante la mentonon antaŭen: kaj tio klare volis diri:

— Mi tion timas. En tiu momento Maŭrico, kiu revenis kun sia guvernistino, farinte sian promenon, brue eniris en la salonon.

— Bonan vesperon, paĉjo, li kriis, kurante al Herbeno kun etenditaj brakoj. Mi estis tre saĝa.

— Sed, bubeto mia, respondis Fernando, sidigante la