Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/336

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

infanon sur siajn genuojn, mi ne estas cia paĉjo.

— Ĉu al vi apartenas tiu ĉarma knabeto? daŭrigis la junulo, sin turnante al sinjorino Klozelo.

Aŭdante tiujn vortojn, ĉiuj gastoj de Beatrico sin rigardis unu la alian kun mirego, dum Maŭrico daŭrigis, malice ridetante, kredante, ke tio estas ŝercaĵo:

— Jes, jes, ci estas mia paĉjo; tion mi scias tre bone, mi.

— Vi ne respondis, Juliino, rimarkigis Herbeno.

— Nu, amiko mia, diris Beatrico kun malkontenta mieno, estas frazoj, kiujn honesta virino neniam ŝatas aŭdi, eĉ kiam la parolanto petolas, precipe en la situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas.

— Sed mi tute ne ŝercas, tute ne.

— Sufiĉas, ekkriis sinjorino Herbeno, kiun ekkaptis kolero. Ci tre scias, ke tiu infano apartenas al ni.

— Al ni! blekegis Fernando: ci volas diri: al ci. Ha! krimulino!

Kaj rapidante al Beatrico, kiun ŝtonigis mirego, li ekkaptis la junan virinon per ŝiaj ŝultroj, ŝin sovaĝe skuadis kaj perforte ĵetis sur la pargeton.

Eduardo kaj Maziero sin levis, helponte sinjorinon Herbeno.

— Lasu min; ne min tuŝu, kriegis Fernando per tondra voĉo. Ĉiuj vi estas malkuraĝuloj. Kiam mi revenas mezen de miaj familianoj, mi trovas adulton lokitan en la edza hejmo: kaj vi ne havas sufiĉe da hontemo por min antaŭsciigi, sufiĉe da kompato por min erarigi. Anstataŭ forĵeti for de vi la malĉastan, la ĵurrompintan virinon, vi fariĝas kontraŭe la kunhelpantoj de ŝia perfido, la kunkulpantoj de ŝia honto. Tial ke, laŭ la leĝo, en geedzeco bastardoj ne povas ekzisti, vi diras: “Ci estas la edzo; do tiu infano al ci apartenas”, kredante, ke mi estos sufiĉe malsprita, por akcepti ne protestante tian patrecon!

Dum Fernando parolis, Maziero lin fikse rigardis.