Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/338

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ŝia mastrina Moŝto estas servita! Beatrico ĵetis rigardon al sia edzo. Vidante, ke Herbeno ĉiam enprofundiĝas en la saman senmovecon:

— Post momento, ŝi respondis. Mi sonorigos, kiam ni estos pretaj.

Kaj la juna virino revenis sidiĝi apud Fernandon, lin prenante en siaj brakoj, lin lulante kiel infanon, viŝante per siaj ŝmacoj la plorojn, kiuj perliĝis ankoraŭ sur la rando de liaj palpebroj, murmurante mallaŭte:

— Mi cin amas, mia karulo. Mi neniam amis, neniam amos alian viron. Pri tiu punkto ombro de dubo ne devas eĉ cin tuŝeti. Kial do antaŭ momento ci estis tiel kruela? kial ci faris al mi ĉagrenon? Kaj ŝi daŭrigis, malŝparante ĉiujn trezorojn de sia amemo, dum la malfeliĉulo balbutis mallaŭte:

— Ŝi ĉiam amas min; mi tion sentas. Mia kulpigo ne ŝajnis ŝin tuŝi, ĉar ŝi ne provis la plej malgrandan defendon. Oni eĉ dirus, ke ŝi ne ĝin komprenis. Agis sammaniere Eduardo kaj mia baptopatro. Ambaŭ min ekzamenis per tiu stranga rigardo, kiun oni uzas, kiam oni observas frenezulon. Mi ne povas dubi pri ilia lojaleco kaj ilia sincereco. Sed tiam, kial tiu infano estas nur trijara, kaj, tial ke li estas nur trijara, kial li similas mian patron?

Maziero altiris Klozelon kaj Juliinon al la plej malproksima angulo de l’ salono.

— Por morala malsano, li diris, taŭgas morala kuracado. La karesoj de lia edzino estas certe la plej bona el ĉiuj terapiaj rimedoj. Ni ne ŝajnu atenti al ili.

— Ĉu vi kredas, ke li estas grave tuŝita?

— Mi tion timas. Volante sin anstataŭigi al alia homo, Fernando entreprenis laboron, kiu superas la homajn fortojn. Kiel li diris mem, antaŭ momento, li similas aktoron, kiu depost ses jaroj estus sur la scenejo tage kaj nokte, kun spirito ĉiam maldormanta, ne havanta unu minuton da ripozo. En tiaj kondiĉoj, lia cerbo estis tiel