Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/339

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lacigita, ke ĝi troviĝas nun tute forteluzita kaj estas en plena difektiĝo. La malfeliĉa frenezulo subite forgesas, ke li estas patro. Mi vidas en tiu strangaĵo spiritstaton tre konitan de medicinistoj, kiuj ĝin nomas amnezio. Fine lia ekscitego depost la komenco de l’ vespero, la tuja determino, kiun li prenis, postiranta sen intertempo post la intencoj tute malsimilaj, kiujn hieraŭ ankoraŭ li esprimis kun konvinka tono, kiu ŝajnis tute neŝancelebla, ĉio tio pruvas, ke la cerbo de tiu malfeliĉa infano estas nun loko de profunda premego.

— Certe vi diras la veron, rimarkigis Eduardo: eĉ mi devas al vi konigi observadon, kiu tute akordiĝas kun via diagnozo. Antaŭ momento, dum Herbeno parolis, mi lin ekzamenis kaŝe; kaj min mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en lia fizionomio. Lia vizaĝo estas laca; liaj trajtoj, kuntiritaj: li ŝajnas plimaljunigita. Plie lian nigran hararon sulkigas de loko al loko kelkaj blankaj fadenoj. Unuvorte li montras kunecon da ŝanĝoj tian, ke mi miras, ĉar mi ne ilin konstatis pli frue. Kredeble tion okazigas efiko de speciala kaj ne ankoraŭ vidita lumigo.

— Tio estis neevitebla. Kiam la nervaj centroj estas tro lacegaj, la tuta cetero de l’ organismo fatale estas frapita.

— Vidante tiun subitan perdon de memoreco, mi demandas min, ĉu la hipotezo, kiun iam li mem proponis por klarigi la morton de Sedilo, ne estas tiu, kiu plej akurate rilatas kun la realeco. Viro, kiu estas kapabla forgesi, ke li havas filon, certe povas frapi homon, en kiu lia malsana cerbo montras malamikon, kaj poste ne plu konservi memoron pri la ago plenumita.

— Tio estas tre ofta en kazoj de maskita epilepsio.

— Pro tio, tial ke oni estos devigita rekomenci la procesesploron de tiu afero, mi kredas, ke estos saĝe ĝin konduki laŭ tiu direkto.

La du viroj sin levis kaj alproksimiĝis al Beatrico, kiu daŭrigis malŝpare doni al Fernando la certigojn de la plej pasiplena amo.