Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/341

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

identaj. Tamen, se oni ekzamenas ilin ambaŭ tre atentege, baldaŭ oni rimarkas kelkajn preskaŭ nevideblajn diferencojn. Unu estas pli malpala; la alia, pli pala. La randoj estas neegale malhelaj. La supraĵo de l’ papero montras ĉe la unua malglataĵojn, kiuj ne ekzistas ĉe la dua. Sed tiuj detaloj povas esti sentitaj nur per komparo. Izolite tiuj du fotografaĵoj estas absolute similaj. Oni anstataŭigu unu per la alia, estos neeble, ke la posedanto rimarku tiun ŝanĝon.

Estis same por Herbeno kaj por Fradeko: sama kresko, sama vizaĝo, sama voĉsono, sama okulo kaj sama rigardo, sama kaŝtankolora hararo, sama flavruĝa, maldensa kaj friziĝanta barbo. Solaj apenaŭ rimarkeblaj nuancoj, kiujn tamen rimarkis Eduardo kelkajn minutojn antaŭe, ebligis, ke observanto tiel sagaca kiel la advokato povas diferencigi tiujn du virojn unu el la alia. Petro kaj Fernando havis ambaŭ kelkajn blankajn harojn; sed ĉe Herbeno ili estis iom pli multaj. La vizaĝo de Petro ŝajnis pli grasa, pli rozkolora; tiu de Fernando pli malgrasa kaj pli malhela.

Petro laca, jen estas Fernando. Fernando ripozinta, jen estas Petro. Sed tiuj malsimilaĵoj ekzistis nur kompare: ili estis senteblaj nur kiam la du junuloj montriĝis unu apud la alia. Kiam ili estis solaj, ekzemple sur la strato, la konfuzo estis neevitebla. Sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu.

Tiaj estis la pripensoj de Maziero kaj de liaj amikoj antaŭ tiu duobligo de sama homa modelo.

Neniu kuraĝis rompi la premegantan silenton, kiu regis en la ĉambro.

Subite akreta kaj kantanta voĉo ĝin ŝiris. Ĝi estis la voĉo de Maŭrico.

Mirante pro tiu simileco, tedite pro tiu senmoveco, la infano iris el Fradeko al Herbeno, dirante:

— Ĉu estas ci, aŭ ci, tiu, kiu estas mia paĉjo?