Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/342

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj tremetis.

Per nekonscia fingro la filo de Beatrico eksublevis la timindan demandon.

Nun la mistero estas klarigita. Kio alvenos?

— Sinjoro, diris Fradeko, alpaŝante al Fernando, vi estas la legitima edzo de sinjorino Herbeno. Neniam eĉ unu minuton mi intencis nei viajn rajtojn. Aliparte en tiu loĝejo mi troviĝas en via hejmo. Mi tro komprenas, kiom en tiu salono estas nekonvena mia ĉeesto. Se vi bonvolas min sekvi en mian privatan apartamenton, mi donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi estas rajtigita postuli. Sed antaŭ kiam mi parolos, mi deziregas rimarkigi ion. Ĉiam mi estis lojala; neniam mi intencis trompi iun ajn. Tiun nomon, tiun Herbenan personecon, kiun oni al mi altrudis malgraŭ mia volo, senĉese mi forĵetis: senĉese mi protestis kontraŭ la amema perforto, kiun oni faris al mi. Se fine mi estis devigita forlasi la batalon, tio okazis, tial ke al ĉiuj miaj neadoj oni respondis per rideto de nekredemo. Ĉu tio estas vera?

— Tio estas vera, respondis unuvoĉe ĉiuj ĉeestantoj.

— Sed vi mem, sinjoro, kiu vi estas? demandis Herbeno.

— Mi nomiĝas Petro Fradeko.

— Ha! ekkriis Fernando, tion mi divenis. Vi estas prava, sinjoro, klarigo fariĝis necesega. Sed antaŭe vi devos koni ĉiujn aventurojn, kiuj al mi okazis depost mia forkuro for de Noumea.

Do sidiĝu kaj aŭskultu min. Sur la ŝipo, kiu veturigis al la Nouvelle-Calédonie la grupon de punlaboruloj, kiun mi partoprenis, troviĝis du homoj, kiuj certe estis kulpaj, sed kiujn igis tiaj pli la cirkonstancoj ol reala malvirto.

Unu el ili, Josefo Lerokso, sin lasis altiri al ludejo, kiu malgraŭ luksaj ŝajnoj estis nur vera ŝtelejo. Senmonigite de Grekoj, ŝuldante honorpromese dudek mil frankojn, je kiuj li ne posedis eĉ unu moneron, li perdis