Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/343

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la saĝon kaj prenis tiun monsumon en la kaso de sia mastro, intencante ĝin remeti, kiam la ŝanco lin favoros: sed ho ve! li perdis ne nur sian monon sed plie sian honoron.

La alia, Henriko Durando, kiun allogis la iom maljunaj ĉarmoj de danĝera koketulino, estis tentita de ŝi, kaj alkondukita al provo de delogo, kiun ŝi patose nomis malvirgigo, esperante, ke ŝi faros al si reklamon per fama proceso.

Ambaŭ, kondamnitaj kiel mi al punlaboroj, havis unu solan deziron; ĝi estis, forkuri kiel eble plej rapide tiun miksaĉon kun la aliaj punlaboruloj: ĉar ĝi estas eble pli malnobliga ol la krimoj, kiujn ili plenumis; kaj ili decidis, ke en sia provo por forkuro ili riskos ĉion eĉ la vivon.

Mi ĉiam certigis tre laŭte kaj ankoraŭ certigas, ke mi estas senkulpa. Ili komprenis, ke mi ne ilin perfidos, kaj eĉ ke mi povos partopreni ilian entreprenon: do ili klarigis al mi sian projekton.

Estis decidite, ke, tuj kiam ni estos elŝipigitaj, ni provos la aventuron.

Pli poste mi povos rakonti detale ĉiujn ruzojn, kiujn ni estis devigitaj uzi por trafi nian celon. Nun sufiĉos diri, ke post kelkaj semajnoj, dum senluna nokto, ni sukcesis forkuri.

— Ni estis rimarkintaj en malgranda rodeto malnovan kaj tute difektitan kanakan pirogon, kiun marfluoj alportis mezen de rifoj. Ni metis sur maron tiun barkaĉon, en kiun akvo penetris per multaj truoj. Ni devis ĝin utiligi ne kiel boaton, sed prefere kiel naĝbarelon: ĝi devis nin subteni, por ke, nin apogante sur ĝin, ni povu resti sur la supraĵo de l’ ondo. Pro ĝia difekteco mem, la admistracio ne timis lasi tiun flosaĉon sub la mano de punlaboruloj; ĉar en la cerbo de neniu povis naskiĝi tiu ideo, ke tri homoj estos sufiĉe malsaĝaj por meti en tiun rompitaĵon esperon al forkuro.