Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/345

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Nia malforteco estis tia, ke ni havis multe da malfacileco por supreniri en la akvoplenan boaton, kaj nin kuŝigi en ĝia fundo, tute nudaj, kvazaŭ ni baniĝus en banujo.

— Depost tiu momento; mi restis en la loko, en kiu mi troviĝis, ne farante eĉ moveton, ne konsciante pri mia situacio, sekigite de ardanta soifo, turmentegite de la malsato.

Denove noktiĝis; denove tagiĝis. Oceano estis ĉiam senŝipa.

Ni tiel plene pli kaj pli malfortiĝis, ke ni ne sentis plus la suferon, nek malsaton, nek soifon, nek malvarmon.

Poste min okupadis kvazaŭletargia senmovigo. Ĉio konfuziĝis en mia cerbo. Depost tiu momento, mi ne scias, kio okazis.

Ŝipo min kolektis. Mi diras: min, ĉar Lerokso estis malviva.

Pli poste, kiam mi sciis, en kiu punkto de Oceano oni nin trovis, mi estis mirigita pro la marspaco, kiun ventoj kaj fluoj transirigis al la nin portanta pirogo. Tiu interveno de naturaj fortoj estis mia plej potenca savilo. Ĉar estis malfacile akcepti, ke homo sen nutraĵoj kaj sen vestoj povis foriri for de Noumea ĝis tia distanco, kaj esti ankoraŭ vivanta.

La marveturilo, kiu donis al mi rifuĝejon, estis granda Amerika velŝipo, kiu portis al Sydney plenan kargon da greno. La ŝipestro, kiu estis bonkora viro, bonvolis akcepti la historion de ŝippereo, kiun mi al li rakontis.

Tial ke unu el liaj ŝipanoj estis mortigita la antaŭtagon, falante el supro de masto, li petis de mi ĉu mi konsentus lin anstataŭi. Mi ĝoje akceptis lian proponon.

Post tri tagoj, dank’ al nutraĵo kaj dank’ al dormado, ĉiuj miaj fortoj revenis. Kvankam mi estis tute nesperta en mia nova metio, mi tamen ĝin plenumis kiel eble plej