Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/346

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontentige: kaj mi povis fari al tiuj honestaj viroj sufiĉe da servoj por pagi mian nutraĵon kaj la vestojn, kiujn ili bonvolis doni al mi. Pli poste, kaŝite sub anonima nomo, mi sendis monsumon sufiĉan, por liveri al ĉiu el ili larĝan kompensaĵon.

Kiam mi estis alveninta al Sydney, mi demandis min, kion mi faros por vivi. Tial ke mi posedis neniun leĝan paperon, mi povis min proponi al neniu. Mi faris ĉiujn taskojn, kiuj prezentiĝis al mi. Sed precipe, ĉe la haveno, por helpi al la en kargado aŭ al la elkargado de ŝipoj, mi trovis la pli konstantan laboron.

Tiam okazis fariĝo, kiu donis al mia vivo neespereblan direkton.

Depost mia forkuro for de Noumea, mi tiel multe suferis, ke min vizitadis ĉiumomente la deziro al memmortigo. Kiel vi vidos, mi bone agis, ne lasante min venki per tiu tento.

Ian posttagmezon, mi en ŝipon ŝarĝis plenan kargon da ŝafaj feloj, kiam mi rimarkis, ke viro, sidanta antaŭ mi sur komercpakego, min fikse rigardadis. Tial ke mi estis ĉenrompinta, mi ne sentis min tre trankvila, min demandante, ĉu tiu maldiskretulo ne estas burĝvestita policano. Mi estis ekforlasonta la lokon, kiam tiu nekonatulo alpaŝis al mi, kaj senceremonie frapetante mian ŝultron, diris kun ĝoja tono:

Nu, mia kompatinda Fradeko, ĉu estas vi tiu, kiun mi retrovas en tiel ploriginda stato? Vi do jam englutis la heredaĵon de via praonklo? Mi estis ekrespondonta, ke li eraras, ke mi ne estas la viro, kiun li kredas, ke mi nomiĝas Herbeno, kiam lumeto de singardo ĝustatempe eniris en mian cerbon.

Mia nomo ne devas esti elparolita, mi pensis. Se mi volas vivi, mi povas tion fari nur kondiĉe, ke mi estas malviva por ĉiuj homoj.

Mia interparolanto ŝajnis babilema. Mi decidis, ke