Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/352

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed unu el ni estas troa; necese estas, ke unu el ni malaperu.

Momente ni pensis, ke eble ĝismorta duelo povus solvi tiun demandon. Sed ni ne havas reciprokan malamon; kontraŭe se vi ne troviĝus inter ni, ni sentas, ke ni estus koraltiritaj unu al la alia. Plie la blinda hazardo eble frapus tiun, kiun vi preferas.

Beatrico, ni ambaŭ vin amas profunde; ni ambaŭ volas, ke vi estu feliĉa. Pro tio, ni diras: elektu inter ni.

Atendante vian decidon, por ke nek unu nek alia povu ĝin influi, ni ambaŭ lasos tiun apartamenton. Mi petos de mia baptopatro ĉambron en lia domo; sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo.

Tiel longe kiam via sentenco ne estos proklamita, ni ambaŭ promesas, sinjoro Fradeko kaj mi, kaj tiun ĵuron ni apogas sur nian honoron, ke ni ne klopodos por vin revidi.

Aŭdante tiujn noblajn parolojn, elparolitajn sen ŝanceliĝo, sed per malsonora kaj tremanta voĉo, Beatrico sin starigis.

— Mortigu min tuje, ŝi diris; tio pli taŭgus: jen estas eĉ la sola akceptebla solvo. Vi tre scias, ke tia elekto ne povas efektiviĝi. Ĉiam mi amis unu solan viron. Li estas mia infaneca amiko, kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon, lin mi retrovis sub alia nomo, kun li mi kunvivis geedzan vivadon, kaj li estas la patro de mia infano. Mi ankoraŭ amas unu solan viron. Ho ve! kial li estas du? Aŭdante tiujn vortojn, Maziero relevis la kapon, iluminite de subita ideo.

— Jes, li ekkriis, kial li estas du, dum li devus esti nur unu. Beatrico proponis demandon, al kiu ĝis nun Scienco ne ankoraŭ kontentige respondis. Ĉar por klarigi tiun eksterordinaran similecon, kiu nin miregigas, ni devas kontraŭeniri ĝis ĝia devena punkto kaj akcepti komu-