Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/353

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

necon en la embria kunvivado. Jen estas la sola hipotezo science logika.

— Tiam ekkriis Herbeno, sinjoro Fradeko estus ...?

— Cia ĝemela frato, jes, mia infano. Sinjoroj, premu reciproke viajn manojn. Antaŭ momento vi ne povis akcepti la eventualecon de ĝismorta duelo, dirante, ke vi ne havas reciprokan malamon, kaj eĉ ke vi sentas vin koraltiritaj unu al la alia. Tio estis la voĉo de l’ sango, kiu parolis en viaj koroj, kaj vin avertis, ke tia finmaniero estus fratmortigo.

— Sed mi kredis, ke tiu infano mortis bruligita, diris Eduardo.

— Ĉiuj homoj tion kredis; ĉiuj estis trompitaj. Aŭskultu min, daŭrigis la bankiero kun penado. Estas en mia vivo sekreto, kiu min sufokas: ĝis nun mi ĝin konfidis al neniu. La jaroj fluis: mi kredis, ke la estinteco estas malaperinta por ĉiam; sed mi eraris. Ĝi subite antaŭ mi stariĝas por min ankoraŭ kulpigi. Tamen ŝajnis al mi, ke mia tuta ekzistado oferita devis ĝin elpagi: mi vidas, ke ĝi ne sufiĉis.

Miaj amikoj, donu al mi atentan orelon, ĉar la horo por la konfeso sonoris. Se mi estas devigata ruĝiĝi antaŭ vi kaj humiligi miajn blankajn harojn, mi esperas, ke tiu nova elpago estos kalkulita, aldonita al la ceteraj, kaj ke ĝi malhelpos aliajn malfeliĉaĵojn eble pli ankoraŭ terurajn ol tiujn, kiuj jam falegis sur nin.

Vi scias, ke mi estis ekedziĝonta kun la patrino de Fernando, kiam mia amiko Leopoldo inspiris nesciante en la koro de mia fianĉino unu el tiuj fulmosimilaj pasioj, kiuj, kiel torento, ĉion forportas en sia fluego, hontemon, indecon, senton al devo. Tiu pasio estis partoprenita. Mi havis unu solan aferon por fari: ĝi estis, min eligi. Tion mi plenumis.

Sed mi amegis Klotildon. Tion, kion mi suferis en tiu momento, sciis la sola Dio, kiu sondas renojn kaj korojn. Tio estis terurega. Tamen la turmento okazigita de la