Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/354

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forlaso de la virino, kiu estis mia sola amo, ŝajnus negravaĵo, se oni ĝin komparas kun tiu, kiun mi sentis post kelkaj monatoj, kiam mi eksciis, ke baldaŭ ŝi fariĝos patrino.

Tiuj, kiuj edziĝis kun la amata virino, estas nekapablaj diveni, kio povas esti malfeliĉa pasio; kaj neniam ili komprenos ĝis kia stato de malsana kolerego min incitis tiu malkovro. Kiel oni diras vulgare, mi vidis ruĝe. Mia sano kaj precipe mia saĝo estis difektitaj de tiu ekscitego; miajn kamaradojn, eĉ miajn profesorojn ĝi maltrankviligis. Per superhoma penado de mia volo mi ŝajne kontraŭagis, sed ho ve! nur ŝajne. Funde la malsaniga laboro daŭris, min profunde konsumante, min manĝante, kiel farus ulcero, kavigante en mia koro larĝan vundon, el kiu elfluis mia iama honesteco.

En tiu epoko, mi finis mian tezon pri la Atrofio de la umbilika ŝnureto. Por miaj studadoj mi bezonis disekci multajn novnaskitojn.

Kiam Klotildo akuŝis, ŝi naskis du ĝemelojn. Post la naskiĝo de la unua, Leopoldo tuj sendis al mi depeŝon, en momento kiam li nesciis ankoraŭ la ĉeeston de la dua.

Subite mi iras al la Anatomia Lernejo, mi prenas la novnaskiton, sur kiu mi estis laboranta, mi ĝin kaŝas sub mian mantelon kaj kuras senhalte al la apartamento de mia amiko. La pordisto, okupita en la precipa ŝtuparo, ne vidas min enirantan. Mi supreniras per la servoŝtuparo. Leopoldo loĝis sur la tria etaĝo. Mi grimpas ĝis la kvara; kaj tie, min klinante sur la ŝtuparbalustrado, mi atendas spionante. La kuiristino eliras por fari komision, lasante la pordon duonmalfermata. Mi malsupreniras unu etaĝon kaj eniras en la apartamenton. Meze de ĉambro apudiĝanta la kuirejon mi trovas infanon dormantan en lulilo: mi ĝin prenas, kaj ĝin anstataŭigas per mia anatomia novnaskito. Poste, por ke oni ne povu rimarki mian trompaĵon, mi ekbruligas la muslinajn kurtenojn, kaj poste forkuras.

La krimo plenumiĝis laŭ facileco tia, ke ĝi min multe