Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/355

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mirigis. Tiu malsaĝa entrepreno, elpensita en febro, sen plano, sen metodo, devis dudekfoje malsukcesi. Sed speco de malbonfarema genio ŝajnis prizorgi pri miaj agoj, kaj formeti for de mia vojo ĉiujn, kiuj povis kontraŭstari la efektiviĝon de mia krimo. Nobla entrepreno estus malprosperinta. Ĝi estis mortiga ago: ĝi sukcesis.

Ĉiuj sufokiĝante aŭskultis, ne perdante unu vorton, tiun teruran konfeson.

— Sed tiam, ekkriis Juliino, tiu infano estas Fradeko.

— Kredeble. Mi volis puni la malfidelan virinon, malhelpante, ke ŝi ĝuu la ĝojojn de patrineco, kies aŭtoro mi ne estis; sed mi ne ankoraŭ sufiĉe krimiĝis por pereigi senkulpulon.

Mi do uzas kaleŝon kaj ĝin lasas apud la Astronomia Observejo. Poste mi min direktas piede al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.

Depost kiam mia venĝo estis satita, la ekscitego, kiu min subtenis, pli kaj pli malfortiĝis. Mi vidis la aferojn laŭ pli reala maniero; mi povis rezoni. Mi eĉ komencis senti malprecize la unuajn atakojn de tiu konsciencriproĉado, kiu devis mordeti mian tutan vivadon.

Mia krimo estis ankoraŭ riparebla. Mi povis reveni al Klotildo, al ŝi redoni ŝian filon, fari plenan konfeson, kaj poste min mortigi. Malsprita honto min haltigis.

Sed en tiu spiritstato, la perspektivo, ke mi devos eniri en hospitalon, ke mi en ĝi renkontos mian amikon Variaso, ke mi estos devigata doni al li klarigojn, pezis sur mi kiel suferiga ŝarĝo. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi alpaŝis malrapide, serĉante solvon. Mi jam estis alveninta al la pordo, ne estinte ankoraŭ trovinta praktikan rimedon, kiam kamparano, vestita de blua kitelo, eniris samtempe kiel mi.

Instigite de subita ideo, mi prezentas al li la novnaskiton. Mirante, tiu viro ĝin prenas per senkonscia gesto, kaj min rigarde demandas, atendante klarigon. Tiu fariĝo