Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/356

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okazis la dekan de Decembro 1814, je la sepa, kaj duono vespere, en malluma angulo.

“Sinjoro,” mi diris al la nekonatulo, “jen estas infano forlasita, kiun mi trovis en angulo de pordo. Urĝaj aferoj min atendas aliloke. Tial ke vi bezonas eniri en tiun infanejon, estu sufiĉe afabla por min anstataŭi.”

Kaj mi foriras, kurante kiel eble plej rapide. Fiakro pasis: mi saltas en ĝin kaj donas al la veturigisto mian adreson. Mi revenas en mian hejmon, en momento kiam la pordisto de Leopoldo alportis malesperan bileton de mia amiko, kiu anoncis, ke Klotildo estas agonianta.

Post tri tagoj, la virino, kiun mi amegis, pereis en miaj brakoj, mortigita de mi: post ok tagoj, Leopoldo siavice ŝin sekvis en la tombon.

Alveninte sur tiun punkton de sia rakonto, la maljunulo ne povis daŭrigi.

Ĝis nun li parolis senpaŭze, ne reprenante sian spiron, kiel homo, kiu rapidas por fini pli frue. Sed memorante tiujn du estaĵojn, kiujn li tiel profunde amis, kaj kiujn li mortigis, pensante al tiu neinterrompita sinsekvo de malfeliĉoj, kies unua kaŭzo estis lia malnoblega ago, li sentis, ke larmoj supreniras al lia gorĝo kaj lin devigas halti. Kaŝante en siajn manojn sian belan blankhararan kapon, Maziero sterniĝis en apogseĝo, kun korpo duonklinita antaŭen, skuita de konvulsiaj ploregoj.

Antaŭ tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe ilia bonfaranto, kaj kiun ili kutimis respektegi, la ĉeestantoj restis konfuzataj, balanciĝante el unu ekstremo al la alia, ne sciante, ĉu ili devas malbeni aŭ konsoli, komprenante la senutilecon de vulgaraj frazoj kontraŭ tiu juneca krimo, kiun tuta vivado de elpagoj kaj de sindonoj ne povis purigi.

Sola Fradeko, kiu ne havis la samajn motivojn por sin montri danka, pafis al la maljunulo kolerajn rigardojn.

Tamen animo, provizita je tiel nevenkebla energio, kiel tiu de Maziero, ne povis sin lasi pli longatempe renversi,