Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/360

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La trajtoj de l’ vizaĝo ne estas ankoraŭ formitaj; la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon: plie, se oni pripensas, ke infano havas limigitajn bezonojn, ke lin indiferentigas multaj aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo, oni povas diri, ke por ĉiuj etuloj, kiuj ĝuas bonan farton, la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj. Sed ekzistu inter du plenkreskuloj, inter du tridekdujaraj viroj, kiuj vivis kaj kiuj suferis, la sama simileco kiel inter du ekzempleroj de sama gravuraĵo, jen estas afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj.

— A priori vi estas prava. Tamen en la speciala kazo, pri kiu ni parolas, mi ne partoprenas vian miron; ĉar tiu fenomeno, kvankam ĝi ŝajnas eksterordinara, tamen klariĝas science. Ĝenerale en la laboro de l’ embriiĝo aperas sur la supraĵo de l’ oveto unika ĝerma centro: kaj tiu unika ĝermaĵo aliformiĝas en unikan embrion, kiu estas farita laŭ unika modelo. Sed kelkafoje aperas duobla ĝerma centro. Kiam tio okazas, la sama oveto produktas duoblan embrion. Sed tiuj du embrioj ne povas prezenti du malsamajn tipojn; ĉar, estante nur duobla ekzemplero de la sama embriiĝo, ili kompreneble estas faritaj laŭ la sama modelo. Do tiu simileco estas multe pli profunda ol vi ĝin supozas: ĝi ekzistas ne nur pro la formo de l’ korpo kaj la trajtoj de l’ vizaĝo, sed plie ĝi sin daŭrigas ĝis en la intimeco mem de centraj organoj. Unuvorte ne nur Petro kaj Fernando havas saman nazon kaj saman orelon, t. e. detalon, kiun ni povas kontroli, sed ili havas samtempe saman cerbon. Se tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado, tamen ni povas certigi ĝian ekziston, dank’ al la rezultatoj de ĝi produktitaj. Ne nur Herbeno kaj Fradeko havas samajn emojn, samajn inklinojn, samajn gustojn, saman karakteron, sed plie