Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/361

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili havas saman temperamenton kaj saman farton: la tikon de Leopoldo, kiun heredis Fernando, same heredis lia frato. Estas ĝuste tiu detalo, tio, kio tiel longatempe nin erarigis. Kvankam tiuj du junuloj faras ŝajne du apartajn personojn, tamen reale ili estas unu sola duobligita personeco. La senteco de tiuj du viroj, ilia inteligenteco, ilia voleco havas saman naturon: kaj se ili troviĝas en medioj se ne identaj almenaŭ kompareblaj, ili reagos ambaŭ laŭ sama maniero. Tiam, kiel vi diris antaŭ momento, vane la vivo markos sur ili sian stampon, vane la plimaljuniĝo ilin aliformigos, tial ke similaj efikoj postiros. Post similaj kaŭzoj, dank’ al daŭra paralelismo la stampo estos identa kaj la simileco konservita.

— Teorie via rezono estas nerefutebla; sed en praktikado ...

— En praktikado? Ni ekzamenu la fariĝojn. La obstinemo kaj la spiritĉeesto, kiujn montris Herbeno dum sia forkuro, estas kompareblaj nur kun tiuj, kiujn montris Fradeko, kiam li estis entombigita en la glaciejo, kaj penadis por forkuri. Ambaŭ volis sammaniere; nek unu nek alia malesperis; ambaŭ estis savitaj. Jen por la voleco.

Antaŭ momento ili havis longan interparoladon. La situacio ŝajnas nesolvebla; kaj kontraŭaj estas iliaj profitoj. Tamen ili sendiskute venas al sama konsento. Kial? Tial ke ili sentas, ili amas sammaniere. La sento esprimita de unu tuj vekas la saman senton en la koro de la alia. Jen por la senteco.

Estas same por inteligenteco. Ambaŭ avidaj al la nekonataĵoj vivas tamen hejman ekzistadon, ĉiam sin klinante super ciferoj. Eble vi diros, ke la hazardo donis al ili saman profesion. Ĉu ĝi estas vere hazardo? Kaj en tiu fakto, kiu ŝajnas al ni simpla koincido, ĉu kontraŭe ni ne devas vidi kaŭzon komunan al ambaŭ, misteran kaj nesondeblan kaŭzon, kiu daŭrigas la jam montritan paralelismon, kaj kiu ĝin pliplenigas?