Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/365

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tion, kio okazis. La morgaŭon, en unu el Parizaj urbodomoj vi deklaracias, ke tiu etulo estas naskita de via geedziĝo. Post ok tagoj, vi revenas al Ninan: kaj la petolaĵo estas plenumita.

De nun ĝis sia morto tiu nekonita novnaskito nomiĝos Petro Fradeko.

Sed trompi pri la vera naskdeveno de infano estas krimo: tion vi same tre scias. Pro tio vi zorgas, ke tiu sekreto ne estu konigita al iu ajn homo. Sed depost tiu momento vi fariĝas malsociema, kaj sentas nur malamon al tiu ido, kiun la leĝo vin devigas akcepti, kvazaŭ li estus via filo, kaj al kiu vi ne povas senti patran amon. Pli poste, kiam vi vidas, ke vi estas malheredita por la profito de tiu fremdulo, de tiu uzurpulo, via kolerego eksplodas; kaj vi forpelas vian malveran filon, malpermesante, ke iam li revenu en via ĉeesto.

Ne nur via krimo ne al vi profitis, ne nur tiu heredaĵo, por kies ricevo tiu krimo estis farita, forflugas for de viaj manoj; sed plie via malbona ago estis por vi multekosta: ĉar kvankam via avareco, mi diros eĉ via avaregeco estas supermezura, tamen vi estis devigita elspezi multajn monsumojn por eduki Petron, por lin nutri, lin vesti kaj lin instrui.

De tio devenas tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, kiuj tiel forte min ŝokis, kiam mi vin vizitis en la pasinta tempo. En tiu epoko, mi nesciis ĉiujn detalojn, kiujn mi al vi rakontas hodiaŭ. Nun, tial ke mi konas la veron, mi opinias, ke via sintenado estis, se ne nekulpiginda, almenaŭ klarigebla. Mi vidis en vi malnaturigitan patron: sed vi ne estis eĉ patro, sed nur spekulaciisto ŝtelita en siaj esperoj.

Ju pli la bankiero daŭrigis sian rakonton, des pli li atente ekzamenis la impreson, faritan de liaj paroloj sur la viro, kiun ĝis nun ĉiuj homoj kredis esti la patro de Petro.

Maziero havis motivojn por sin senti kontenta. La