Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/368

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekve dum la bankiero estis en Ninan, Eduardo iris al la Maziera hotelo.

En ĝi li trovis Fernandon, kiu, havante siajn okulojn ruĝaj, kaj siajn trajtojn lacigitaj de sendorma nokto, bedaŭris sian revenon el Hongkong, kaj malesperis pri la estonteco.

— Ha! amiko, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Klozelo: mi estus estinta pli prava, restante en Oriento.

— Ne; ĉar cian nomon malpurigis maljusta kondamno. Cia reveno ebligos, ke ci lavu tiun makulon.

— Tion mi tre forte esperas.

— Ĉu, krom la konfesoj de Reĝino, ci havas novajn sciigojn por konigi? Ĉu ci malkovros ian specialan detalon ĝis nun nekonitan?

— Ne. Nun, tial ke oni konas la motivon de mia vojaĝo al Sèvres, mi ne havas ion por aldoni al la demandaro, kiun al mi altrudis Taburio. Tamen mi havas en manoj prisupozon pri senkulpeco, kiu preskaŭ valoras certan pruvon.

— Kio ĝi estas?

— Ci devas kompreni, ke, se mi revenis, se mi konsentis lasi Hongkong’on, en kiu sub la Fradeka nomo mi ĝuis absolutan sendanĝerecon, mi tion faris nur, tial ke mi malkovris rimedon, kiun mi kredas certa, por pruvi mian senkulpecon.

— Parolu; mi deziregas ĝin koni.

— Tiun rimedon mi ne divenis tuj. Min tiel konfuzis tiu absurda kulpigo, ke dum la tuta daŭrado de l’ proceso mi restis kvazaŭ bestigita. Mi kredis, ke mi vivas en inkubsonĝo, komprenante nenion en tio, kio okazis, ne havante la eblecon pripensi kaj sekve min defendi. Mi sciis trovi nur neadojn, kiujn neniu kredis: kaj mi aŭdis mian kondamnan sentencon, ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon. Nun, tial ke Reĝino faris malkovrojn, eble estas feliĉe por mia bon-