Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/369

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

famo de ĝentila kaj honora homo, ke la aferoj tiamaniere okazis: ĉar, tion mi konfesas, mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da kuraĝo por lasi konduki min al Noumea, ne protestante, sufiĉe da grandanimeco por ne perfidi niajn amkunvenojn, se tiu perfido estus povinta min savi. Sed mi estis konvinkita, ke konfeso estus senefika malkuraĝaĵo, kiu min malhonorus kaj neutile frapus en koro Beatricon, kiun mi ĉiam amis, eĉ en momento mem en kiu mi amis ŝian kuzinon. Pro tio mi timis, ke Reĝino parolos; kaj kiam mi vidis, ke ŝi silentiĝas, mi profundkore ŝin dankis pro ŝia diskreteco. Jen estas, kial mi obstine persistis en mia mutiĝo. Ha! se mi estus sciinta!

— Tamen tiu konfeso neniel povis cin helpi, tial ke ĝi ne liveris alibi’on.

— Ne senperan alibi’on; ci estas prava. Sed se ci estus koninta la tutan veron, ci estis armita de argumento tia, ke, mi kredas, ĝi estus havinta la saman valoron ol pruvita alibi’o.

— Klarigu cian penson.

— Aŭskultu min tre atente, kaj sekvu akurate mian rezonadon.

En Bellevue, la Kompanio ne liveras biletojn por la vagonaroj venantaj de Chartres kaj direktiĝantaj al Parizo. Do se en tiu stacidomo mi estus uzinta la vagonaron, en kiun eniris Sedilo, mi povis tion fari, nur uzante mian abonkarton.

— Tio estas vera.

— Sed la vojaĝanto, kiun oni konfuzis kun mi, prezentis bileton.

— Tiu punkto de l’ proceso estas pruvita.

— Do li venis de malproksima stacidomo.

— Tia estas la konsekvenco, kiun Taburio kaj mi konkludis.

— Sed tial ke je la kvina mi troviĝis ankoraŭ en Sèvres apud Reĝino, mi ne havis tempon sufiĉan por atingi, ĉu pli malproksime ol Versailles, ĉu per la pero de la grand-