Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/370

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zona fervojo, la Chartres’an vagonaron, kiu haltas en Bellevue je la kvina kaj duono. Do ĉiuj homoj estis erarigitaj, kaj trompitaj de simileco. Do la mortiginto de Sedilo ne povas esti mi.

— Ci estis prava antaŭ momento: tiu pruvo ŝajnas nerefutebla.

— Kiam tiu ideo venis al mi, estis tro malfrue. Mi troviĝis kondamnita kaj ĉenrompinta. Perfidi Reĝinon havis por mi nenian utilon. Oni ne estus kredinta miajn certigojn, kaj mi estus eltirinta el tia malkuraĝaĵo nenian profiton. Aliparte la malnoblegeco de tia perfido, refalinte sur min, min estus premeginta de sia tuta maso. Por ke tia konfeso povu produkti sian plenan efikon, necesege estis, ke ĝi devenu de l’ interesitino mem, sed ne de mi. Mi tion komprenis, kaj daŭrigis ŝajnigi la malvivecon: kaj tion mi faris des pli facile, ke ju pli mi trovis rimedon por refari al mi materian ekzistadon tute trankvilan. Kompreneble mi ne intencis riski la certan kvietecon, kiun mi ĝuis, por provi procesan revizion, kies konsekvenco aperis duba. Pro tio, ci komprenos mian ĝojon, kiam mi legis en la Revuo kaj en Lingvo Internacia la noton publikigitan de ci kaj de mia baptopatro. Tamen dum kvin monatoj mi ŝanceliĝis: ĉar se mi havas fortan espereblecon, reale la absoluta certeco mankas ankoraŭ. Se mi ne estus edzo, mi kredas, ke neniam mi estus reveninta Eŭropon. Ho ve! mi estus pli bone inspirita, ne revenante!

— Ne, mi rediras; ci estis prava: ĉar tiun certecon, kiu mankas, mi al ci alportas. Mi same nun havas pruvon, kiu plicertigas la cian, kaj kiu estas tiele konvinkiga, ke ĝi sola nuligas la valoron de ĉiuj aliaj.

— Miavice mi petas, kia ĝi estas?

— Ci ne mortigis Sedilon; tio estas pruvita. Tamen la bonfido de ĉiuj atestantoj, kiuj cin rekonis kaj kulpigis, ne estas suspektebla. Ci mem neniam dubis pri ilia sincereco.