Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/373

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi estis vizitinta ĉiujn kuriozaĵojn, kiujn enhavas Nordo de Francujo, mi decidis, ke mi veturos al Italujo. Vi komprenas, ke, kun vivmaniero tia, kia estis la mia, havante neniun materian okupadon, estante atendita de neniu homo, mi ne povis multe atenti al la ĉiutaga dato.

— En kiu loko okazis tiu akcidento?

— Estas neeble, ke mi respondu, tial ke por la unua fojo mi venis Parizon.

— Estas ĝuste. Per kiu stacidomo vi eniris en tiun urbon?

— Bedaŭrinde pri tiu punkto, same kiel pri la aliaj, mi ne povas kontentigi vian scivolon. Mi veturis sur la Okcidenta fervojo: sed tiu kompanio havas en Parizo tri stacidomojn; kaj mi ne scias en kiu haltis mia vagonaro. Ĉar tuj kiam mi estis alveninta, mi uzis fiakron, kiu min kondukis al la Lyon’a stacidomo. Mi havis tempon nur sufiĉan: ĉar mi ne volis preterlasi la rapidan vagonaron al Nice.

— Vi do opiniis, ke Parizo ne meritas vian viziton? Ĉu tio estas ebla.

— Senkulpigu min. Tial ke kontraŭe mi intencis ĝin loĝi pli poste, mi pensis, ke estas neutile perdi mian tempon por vizitadi urbon, kiun dum mia tuta vivado mi povos ekzameni plendetale.

— Unu lastan vorton! Ĉu la dramo, en kiu vi preskaŭ mortis, okazis sur pontego?

— Noktiĝis, kaj nigriĝis kiel en bakejo. Mi konfesas, ke min tiel okupis mia propra defendo, ke mi ne havis ideon ekzameni la pejzaĝon. Tamen ... atendu! Kiam, ferminte la vagonpordon, mi rigardis, ĉu mia persekutanto troviĝas ankoraŭ sur la ŝtupo, la luno ekaltiĝis: kaj mi tre precize memoras, ke la vagonaro kontraŭe ruliĝis en profunda vojtranĉitaĵo.

Eduardo havis geston de malkontento.

— Tamen, li diris, mi ne povas erari: vin solan la atestantoj povis tiel obstine konfuzi kun Herbeno. Veku