Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/376

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eduardo. La advokato sin kulpigis, ke li ne ĝin provi pli frue. Kiom da malfeliĉaĵoj oni estus evitinta.

— Sed, li diris, ĉu mi povis diveni, ke Fernando havas ĝemelan fraton ankoraŭ vivantan? La silentiĝo de Herbeno, lia konfuzo, liaj sangoplenaj manoj la vesperon mem de la tago, en kiu okazis la akcidento, ĉu tio ne devis naski en mi konvinkon, ke li estis, se ne la aŭtoro, almenaŭ atestanto en la morto de Sedilo? Pli poste la hipotezo de subita frenezeco, en kiu Fernando estus frapinta, ne nur ne tion rimarkante, sed eĉ memorante nenion, ne povis min instigi al ideo pri kontraŭenketo.

Fine pli poste ankoraŭ, kiam mi estis konvinkita, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sola viro, tiu kontraŭenketo ne havis plu ian motivon por esti.

Dum la juna advokato revadis, li malsupreniris la ŝtuparon de la stacidomo samtempe kiel Petro. La du vojaĝantoj troviĝis sur la placo de Rennes, apud la stacio por tramveturiloj.

— Nia tasko ne estas finita, diris Eduardo. Nun necese estas, ke ni retrovu la precizan daton de l’ tago, en kiu okazis la akcidento, kiu estas propra al vi, por ke ni ĝin komparu kun la dato de l’ tago, en kiu mortis Sedilo.

Fradeko kavigis sian cerbon, pripensante.

— Atendu, li diris; nun mi memoras. Mi revenis el Chartres. Eble mi konservis la kalkulon de l’ hotelo. Sed ĝi restis kun ĉiuj miaj skribaĵoj en mia apartamento, straton de l’Université. Venu kun mi, por ke vi min utiligu kiel atestanto. Mi treege deziras, ke mia frato konu la motivon, kiu min devigas reveni al mia iama loĝejo, kaj ne povu min kulpigi, ke mi ne respektas mian parolon.

Kiam li estis serĉinta longatempe, kaj esplorinta multajn tirkestojn:

— Jen estas ĝi! diris Petro, montrante la fakturon. Post