Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/388

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por fari; ĝi estas forlasi vivon, en kiu mia persono estas senvaloraĵo, en kiu mia individueco ne havas motivon por esti, en kiu mia loko ne ekzistas.

Per mia ĉeesto mi okazigas la malfeliĉon de ĉiuj, kiujn mi amas. La unuan fojon, en kiu mi renkontiĝas kun mia frato, mi sendas al punlaborejo lin kondamnitan pro krimo, kiu estas farita de neniu. Per mia edziĝo kun Reĝino mi flugpendigas super lia kapo suspekton pri bigamio. Lia edzino, lia ĉasta Beatrico, min devigas akcepti incestan amon: kaj kiam Fernando revenas post ses jaroj de ekzilo, li trovas rajtan adultulon lokitan en sia loko kaj tiel plene anstataŭintan la veran edzon, ke estas neeble al ĉi tiu lasta valorigi siajn neprotesteblajn rajtojn.

— Ĉiuj homoj kredis, ke mia frato estas supera viro, kiu trovis rimedon por sin enŝovi en la Fradekan personecon kaj sin restigi en ĝi; neniuj, kontraŭe komprenis, ke mi estas nur bona kaj lojala homo, kiu penis sin defendi kontraŭ la Herbena personeco, kaj kiu, spite siaj klopodoj, subfalis sufokite de ĝi. Tiu eraro, kontraŭ kiu mi ĉiam energie protestis, kaŭzis la malfeliĉon de Reĝino; tiu sama eraro nun mortigas Beatricon.

Jen estas via ago, sinjoro: ĉu vi opinias, ke ĝi estas sufiĉe plena?

Nu, aŭskultu nun tion, kio restas ankoraŭ por esti dirita. Tial ke tiu malfeliĉa virino povas nek decidiĝi nek fari elekton, tiun elekton mi volas altrudi al si. Por tion plenumi, necese estas, ke mi malaperu; kaj mi jam faris la oferon de mia vivo. Mi ne havas la pretendon kredigi, ke mi estas pli altkora homo ol mi estas reale. Mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da grandanimeco por min mortigi, havante kiel unikan celon nur tiun deziron: lasi mian lokon al alia viro. Sed hodiaŭ mi komprenas la rolon, al kiu mi estas destinita. Antaŭ momento mi diris, ke mi ne havas motivon por esti: mi eraris. Se mi postvivis dank’ al mirakla hazardo, tio okazis,