Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/389

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ke ian tagon, en momento kiam vi ne pensus plu al tiuj pasintaj aferoj, mi stariĝu antaŭ vi kiel venĝisto, kiel justisto, kaj por ke, kriinte tre laŭte ĉiujn viajn malnoblegaĵojn, mi diru al vi: “Surgenue, krimulo, vi estas mortonta!” Kaj la malfeliĉulo, rapidante al Maziero, volis almeti sian manon al lia kolumo.

Sed la bankiero havis ankoraŭ junulan fortikecon. Sen kolero li haltigis la manon de Petro, dirante per tiu sama malĝoja voĉo, kiun li uzis depost la komenco de l’ interparolado:

— Haltu, infano mia. Ne vin malhonoru per perforto malinda je via karaktero; ĉar se vi ĝin plenumus, vi poste pentus pri tio.

Vi vidas, ke mi lasis vin paroli, ne vin interrompante. Tamen ĉu vi povas diri ion, kion mi ne konas tiel plene kiel vi? Ĉu vi kredas, ke viaj riproĉoj egalos severece tiujn, kiujn mi faras al mi mem? Ĉu vi imagas, ke viaj insultegoj povas min turmentegi pli ol miaj konsciencriproĉoj? Ha! mia kara Petro, se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi, pledi antaŭ vi, kiu estas juna kaj amema, la proceson de la pasio, pruvi, ke ĉiuj tiuj bedaŭrindaj konsekvencoj de malnova krimo ne povis esti antaŭviditaj, kaj fine montri, ke en tiu dramo, kiu komencis antaŭ pli ol tridek jaroj, la fatalo ludis gravegan rolon, en kiu la unua krimego estis nur okaziga kaŭzo. Mi estas certa, ke mi vin konvinkus sen malfacileco. Tamen mi ne penos tion fari, kaj mi nur diros: “Se vi estas soifanta al venĝo, estu feliĉa; mi vin kontentigos. Ĉar tio, kion mi baldaŭ rakontos, montros venĝon pli grandegan, pli teruran, ol ĉion, kion vi povus revi.”

Kiam via patro mortis, li suspektis, ke la brulado de la lulilo, en kiu mi vin prenis por vin anstataŭigi per malviva novnaskito, li do suspektis, ke tiu brulado estis farita de krima mano. Sed li ne povis diveni la precizan