Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/390

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

veron, kaj li forlasis la mondon, kredante, ke vi reale pereis. Li al mi komisiis la plenumadon de sia venĝo: kaj rekonante, dank’ al mia konfuzo, ke kredeble mi estis multe pli sciigita pri la kaŭzo de tiu katastrofo ol mi volis tion ŝajnigi, li divenis la veron, sed veron multe pli teruran ol ĝi estis reale; kaj li mortis min malbenante kaj fiksante al mi kulpigan rigardon, kiun la morto senmovigis en lia palpebro.

Depost tiu tempo tiu rigardo restis fiksata sur mi tage kaj nokte: neniam ĝi min lasas. En mia laborĉambro, en vojago, ĉe manĝotablo, en teatro, en la paĝoj de la libro, kiun mi legas, mi estu sola, mi troviĝu en societo, mi ĉiam ĝin ekvidas senkompatan kaj fiksan, plantitan en mia memoro kiel najlo, kiun neniu tirilo povas eltiregi. Nu, en momento mem, en kiu mi parolas, ĝi estas antaŭ mi; mi ĝin vidas vivantan laŭ supernatura viveco funde de pupilo malviva. En tago, tiu turmento estas ankoraŭ tolerebla; sed, en nokto! Ha! nokte, ne nur la sola rigardo, sed la fantomo tuta de via patro min persekutas, min senripoze atakas, sin lokas apud mian liton, min kulpigas ne nur pro la krimo farita, sed plie pro tiu, pri kiu mi estas senkulpa. Vane mi min defendas, vane mi certigas, ke li eraras, mi ĉiam revidas tiun severegan kaj ironian okulon, kiu ŝajnas diri: “Mi ne cin kredas.” Kaj tio revenas ĉiunokte sen halto, sen ripozo, sen ĉeso depost tridekdu jaroj. Se vi volas koni la teruran sumon, prenu krajonon kaj kalkulu.

Fradeko aŭskultis. Nun lia venĝa projekto ŝajnis al li tiele malaltvalora, ke li ĝin tute malŝatis.

— Petro, rediris Maziero, respondu sincere: se vi estus en mia loko, kion vi farus? La junulo montris per fingro la revolveron, kiu kuŝis sur la tablo.

La maljunulo ridetis kaj daŭriĝis:

— Kiam via patro estis malsuprenirinta en tombon, restis al mi granda tasko por plenumi: anstataŭi apud