Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/392

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen nun, tial ke Fernando estas reveninta kaj malkondamnita, eble mia ekzisto estas malpli necesega. Mi ne kuraĝas preni sur min la respondecon de ago, kiun mi konsideras kiel krimon. Sed se vi persistas ĉiam en via unua intenco, infano mia, kontentigu vian deziron. Antaŭ kiam mi elspiros mian lastan blovon, mi vin benos.

Mirigite de tiu malkaŝo, premegite de la grandeco de tiu puno, Fradeko silentis, sin sentante tute malgranda antaŭ tiu viro supera al la homeco, antaŭ tiu suferanto, kiu ne kredis al la posttomba vivado, kiu eĉ estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago.

Pro tio, sin levante per unu eksaltego, la junulo eliris rapide, lasante fali tiujn vortojn:

— Adiaŭ, sinjoro. Por lasi al vi konsciencriproĉojn, mi lasas vivadon: sed tiu vivo al mi apartenas. Mi malpermesos, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.

La bankiero restis en la sama loko, klinante sian kapon al sia brusto, pensante dolore al tiu sinsekvo de katastrofoj, kies responda kvankam nevola aŭtoro li estis, kiam bruo de malfermiĝanta pordo denove lin rektigis.

Fernando staris antaŭ li.

Maziero kredis, ke li estas Petro, kiu revenas.

— Kion vi deziras ankoraŭ, amiko mia? li demandis afable.

— Vi eraras, sinjoro, respondis la junulo. Mi estas Fernando.

Depost kiam Herbeno konis la veron, la kormovoj, kiujn li sentis al lia baptopatro, kompreneble aliformiĝis. Li ne povis plu havi por la bankiero la amemon kaj la respekton sentitajn en la pasinta tempo. Tamen estis neeble, ke li forgesu tiun amikemon, kiun lia adoptinta patro ĉiam montris, tiujn vartojn, per kiuj li vindis lian infanaĝon, tiun ĉiam maldormantan zorgemon, kiu