Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/393

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neniam laciĝis eĉ unu minuton. La maljunulo estis samtempe lia bonfarinto kaj lia turmentinto, la sola kaŭzo de liaj pasintaj feliĉaĵoj, la sola ilo de lia nuna mizereco. Fradeko estu subite sentinta al Maziero neesprimeblan malamon kaj sovaĝan bezonon al venĝo, tia sento klariĝas mem. Certe depost la ses jaroj, kiujn Petro partoprenis la familion, la sintenado de la bankiero al li ĉiam estis ĝentila kaj simpatia. Sed tiu moneraro de komuna ĝentileco, kiu ĉiutage interŝanĝiĝas inter bone edukitaj homoj, ne povis kompensi en la animo de Fradeko la malpardonemon, kiun la malnova krimo devige en ĝin enmetis.

Ne estis same por Fernando. Herbeno ŝuldis al Maziero veran dankemon por servoj faritaj sen ia ŝanceligo dum dudekses jaroj. Al sia baptofilo la maljunulo dediĉis sian tutan vivadon: tiajn sindonojn oni ne povas forgesi. Tamen se la malfeliĉa junulo estis sendita al la punlaborejo, se, kiam li revenis, li trovis sian lokon okupita, kaj sian edzinon, senkulpan je nekonscia adulto, inter la brakoj de alia viro, kiun li ne povis malami, tial ke li estis lia frato, lian baptopatron Fernando devis igi responda pri tia malkompreniĝo, kiu rompis kvar ekzistadojn.

De tio devenis la malsimila sintenado de du junuloj. Fradeko malamoplena koleris kaj minacis.

Herbeno sendecida, balancita inter du kontraŭaj sentoj, neniel riproĉis la bankieron, sed sin enfermis en glacian silenton. Kvankam Fernando sin montris ĉiam ĝentila al la bankiero, tamen li nun agis kun li, kvazaŭ lia baptopatro estus nur fremdulo.

La malfeliĉa maljunulo, kiu toleris ne premegite la kruelajn insultegojn de Petro, kurbigis sian kapon sub la muta riproĉo, kiun al li sendis Fernando, lia filo, la infano, kiun li edukis, la sola estaĵo, kiun li amas profunde.

— Li estas prava, li ĝemis; mi tion meritas. Ha! la