Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/394

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elpago estas pli kruela kaj pli plena ankoraŭ, ol mi estus kuraĝinta ĝin konjekti.

Dume Herbeno korekta kaj malvarma ĉiam staris antaŭ li.

— Kio estas? mia kara infano, demandis Maziero.

— Por ke mi vin malhelpu en viaj okupadoj, estas necese, ke min instigu tute devigaj motivoj; tion vi devas kompreni. Mi lasis mian fraton antaŭ momento. Li ŝajnis esti en ekscitego tia, ke mi ne estas trankvila: mi timas, ke li faru ian malsagaĵon. Mi venas por peti de vi konsilon.

— Petro ĵus eliras el tiu ĉambro.

— Kion li venis fari en via hejmo?

— Min mortigi, por sin venĝi pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kies kaŭzo mi estas.

Tiu respondo estis elparolita per voĉo tiel dolĉa kaj samtempe tiel profunde malĝoja, ke la junulo tremetis. Li ekvidis en kian senfundan malesperon estis enabismiĝinta la animo de tiu malfeliĉulo, kiun li tiel plene respektegis en la pasinta tempo. Tial ke li estis bonkora, li dum unu minuto forgesis siajn proprajn ĉagrenojn, kaj lasis sian koron duonmalfermiĝi al la kompato.

— Kien Fradeko aliris, elirante el tiu loko? li demandis. Ĉu li koniĝis siajn intencojn?

— Ne.

Subite Maziero frapis sian frunton.

— Atendu, li diris. Min lasante, li ekkriis: “Mi lasas al vi la vivon; sed mi malpermesas, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.” Mi estis tiel premegita, ke mi ne komprenis tuj la sencon de tiu frazo. La malfeliĉa junulo malesperas kaj volas fini sian vivon.

— Ni kuru kaj lin savu, se ne estas tro malfrue! En tiu momento, la rigardo de l’ bankiero falis sur la revolveron, kiun elirante Petro forgesis repreni.

— Mi ne kredas, li diris, ke Fradeko plenumos tuje sian pereigan projekton; sen tio li estus preninta tiun armilon.