Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/395

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li ne estas tre klera pri la uzado de venenoj. Aliparte ne estas ĉiam tre facile sin provizi je fulmosimila toksaĵo. La sola, kiun oni povas facile aĉeti estas arseniko; kaj la malsukcesinta memmortigo de Reĝino al li montris, kiajn terurajn turmentojn oni devas suferi, antaŭ kiam oni alvenos al la fina paralizo. Pro ĉiuj tiuj motivoj, mi kredas, ke ni havas iom da tempo por pripensi. Jen estas do tio, kion mi proponas al ci. Estas neutile, ke mi faru la plej malgrandan provon; ĉar mi estas certa, ke mi malsukcesus. Pro aliaj motivoj, mi kredas, ke ci troviĝas en la sama situacio kiel mi. Se cia devo estas insisti, li estos konvinkita, ke la lia estas rifuzi. Mi vidas en la tuta mondo nur unu personon, kiu estas kapabla havi sufiĉe da potenco, ne nur por ŝanĝi lian nunan decidon, sed plie por eltiregi el li sinceran promeson, ke li forlasos en la estonteco ĉian samspecan alian projekton.

Fernando ŝanceliĝis momente, ĉar en li interbatalis du kontraŭaj sentoj, intense egalaj.

— Ĉu Beatrico? li murmuris tre mallaŭte.

— Jes, infano mia; ci min divenis. Ĉu ci havos sufiĉe da kuraĝo, da grandanimeco, por ĵeti mem la virinon, kiun ci amas, en la brakojn de cia konkuranto, kaj riski, ke ci klinigos al lia profito la ĝis nun ŝanceliĝantan pesilon?

— Mi kredas, ĝemis la malfeliĉulo; mi tion esperas: cetere tio estas necesega. Mi ne volas min riproĉi pri la morto de mia frato: tio estus tiel pezega ŝarĝo, ke mia konscienco ne povus ĝin toleri.

— Ha! li ekkriis post momento, se Beatrico estus sin decidinta favore por mi, se Fradeko malesperanta pli ŝatus morton ol vivon, estante disigita el la virino, kiun li amus, mi ne kredus, ke mi havas rajton min intermeti en lia destino. Sed Beatrico ne parolis ankoraŭ. Mi agus malkuraĝe, se mi pezus per mia silento sur ŝia determino, kaj se mi igus min kunkulpanto en la sindono de mia frato, por poste ĝin profiti.