Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/401

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pigis, ke li tro komplezeme aŭskultas la egoisman voĉon, kiu parolas funde de li, kiam subite Beatrico sin ĵetis sur Fradekon, kaj al li malŝparis ĉiujn montrojn de senfina amo.

La junulo manĝegita de ĵaluzeco ne povis vidi plion. Li eliris unue el la ĉambro, poste el la hotelo, ĝemante:

— Estas finite! Ĉu nun estas ebla por mi la batalo? En la pleneco de sia konscio la malfeliĉa virino ne povis sin decidi al elekto; sed tiu asfiksio fariĝas la sablero, kiu klinigas la pesilon. Mi tion diris al mia frato: “Ŝia tuta amo sin turnos al la oferito.”

— Ha! li ekkriis kun maldolĉa ekrido, vere Petro estas lertega homo. Se mi estus pli bone inspirita, mi same estus ekbruliginta fornon, tre zorginte sendi antaŭe leteron, por ke oni venu al mia helpo.

Same kiel tiuj, kiuj suferas, Fernando estis maljusta. Fradeko ne povis diveni, ke lia frato vizitos la bankieron en la momento mem, en kiu li eliris el la Maziera hotelo. Se Herbeno estus realirinta al sia hejmo nur dum la vespero, kiel li kutimis fari, depost kiam li estis reveninta el Azio, vane li estus kurinta al Petro kiel eble plej rapide; li estus trovinta nur kadavron. Do Fradeko ne ludis komedion, kaj ŝuldis la vivon al vera hazardo.

Pri Beatrico ankaŭ Fernando malprave rezonis. Ŝi sentis al ambaŭ junuloj egalan amon, tial ke por ŝi ili faris unu solan viron, kiu estas ŝia edzo: do ŝia nuna amemo devis kompreneble sin turni tuta al tiu el ambaŭ, kiu suferas kaj estas mortanta, kaj ne prizorgi pri tiu, kiu bone fartas kaj ne bezonas helpon. Reale ĉi tiun lastan ne povis ofendi tia sintenado.

Sed tio ne estis pruvo, ke la elekto de la juna virino estas definitive farita, kiel pensis Herbeno. Por tion certigi, estis necese atendi, ke Fradeko plene savita estu reakirinta sian tutan antaŭan bonfarton, kaj povu sin prezenti antaŭ la elektontino, armite de samaj armiloj kiel lia konkuranto.