Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/409

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu estas espereble, ke tiu plibonigo daŭros? demandis Fradeko. Ĉu en la venonta tempo alvenos tago, en kiu Beatrico retrovos sian plenan memorecon.

— Certe tio estas ne neebla, sed malmulte kredebla; ĉar la tuta restariga laboro, kiu povis produktiĝi en ŝia cerbo, ŝajnas nun tute finita. Rigardu sinjorinon Herbeno. Ŝi estas hodiaŭ tiel sana kaj tiel beleta, kiel en la pasinta tempo. Mi eĉ ne memoras, ke iam mi vidis ŝin tiel gaja kaj tiel ridema. Ŝi ŝajnas plijunigita; kaj reale ŝi estas plijunigita je ses jaroj. Ŝian kompatindan cerbon tiel konstante martelumis premegantaj impresoj sin seninterrompe sekvantaj, ke la cerbaj ĉeloj, kiuj dum tiu epoko de sia ekzistado pli speciale direktis ŝian sentan kaj intelektan vivadon, estis, ni tion timas, mortfrapitaj. Eble ili estas nur sensentigitaj? Eble subita kaj neatendita impreso povus ilin resentigi. Mi rediras, ke tio ne estas neebla: sed estus vere tro malserioze apogi sian konfidon sur tiel rompeblan fundamenton; kaj estas malmulte espereble, ke tiuj ĉeloj rekonsciiĝos en la venonta tempo.

Neniu el fariĝoj okazintaj dum tiuj ses jaroj nun ekzistas por sinjorino Herbeno. Aresto kaj kondamno de Fernando, morto de fraŭlino Delanjo, alveno de Fradeko mezen de ni, lia edziĝo kun Reĝino, morto de Filipo, malapero de sinjorino Fradeko, vendo de la Sèvres’a kampodomo kaj lokiĝo en Vaucresson, ŝiaj geedzaj amrilatoj kun Petro, naskiĝo de Maŭrico, fine reveno kaj malkondamno de ŝia edzo, ĉiuj tiuj okazintaĵoj ne okazis por sinjorino Herbeno. Kaj mi citas nur la ĉefajn fariĝojn, la superstarantajn faktojn; sed mi povus sammaniere paroli pri ĉiuj aliaj eĉ plej malgravaj ĉiutagaj detaloj. En ŝia cerbo, tiu sesjara periodo estas anstataŭita de granda nigra truo, en kies fundon la radio de l’ memoro ne penetras plu. La rezultato ricevita ne estus alia, se dum tiu tempo ŝi estus dorminta, kaj eĉ dormadinta sensonĝan dormadon. Nur depost ses semajnoj Beatrico vekiĝis: