Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/410

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj hodiaŭ ŝi penadas por rekunigi kune la iamajn fariĝojn kun la nunaj, ne suspektante, ke ekzistas inter ili granda manko, kiu ilin malkunigas.

Ambaŭ fratoj aŭskultis, terurite de tiu malkovro, kaj neniel intencante interrompi la maljunulon.

— Nun, tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno, daŭriĝis Maziero, ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu. Kie vi vidis signojn de frenezeco, ekzistis nur foresto de vivitaj impresoj. Ĝuste tial ke Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis.[1]

Fradeko eliris kun morto en animo.

Depost kiam sinjorino Herbeno retrovis la sanon, pli ol unu fojon mirigis kaj malĝojigis Petron la sintenado, kiun montris al li la juna virino. Sed tial ke li ne povis diveni la kaŭzon de tiu sintenado, li atendis, ke ŝi konigu sian decidon, havante en koro la malgajan certecon pli kaj pli kreskantan, ke la preferoj de Beatrico sin turnos al Fernando.

Nun ĉia espero estas forlasinda. Kvankam Petro dediĉis mortigan malamon al la viro, kiun li prave konsideris kiel la malbonan genion de la familio, tamen li havis senliman konfidon al la alta inteligenteco kaj al la vasta scienco de Maziero. Pro tio, li ne dubis eĉ unu minuton pri la diagnoza kaj precipe prognoza praveco de l’ doktoro.

Kredeble la cerba stato de sinjorino Herbeno estas definitiva kaj ne kuracebla. Neniam la juna virino memoros pri la jaroj pasigitaj kun Fradeko. Ŝia patrineco kaj tiu longa kunvivado, kiuj ĝis nun faris la forton, la

  1. Aŭtentika. Vidu en Dictionnaire Encyclopédique des Sciences médicales (Enciklopedia Vortaro de Medicinaj Sciencoj, centvoluma verko, firmo Masson), la vorton: Amnésie, en kiu oni parolas pri virino, kiu ne memoris, ke ŝi naskis infanojn; pri pastro, kiu forgesis la ĉiujn aferojn okazintajn dum la kvar plej ĵusaj jaroj, k. t. p.