Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/411

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estmotivon de l’ junulo, estis hodiaŭ por Beatrico nur vortoj malplenaj de senco. Por ŝi Petro kaj Maŭrico ne ekzistis plu; ili eĉ neniam estis ekzistintaj. Ŝi ne sin decidis favore por Fernando; ŝi ne forĵetis for de si la patron kaj lian infanon, kiu samtempe estis la ŝia, ne certe; sed ŝi aŭ prefere la malsano faris multe pli nerevokeblan disigon. Dum la juna virino renaskiĝis por ŝia rajta edzo, kaj por li refariĝis pli viva kaj pli amema ol antaŭe, la malfeliĉa Fradeko sentis, ke lia amatino estas por li pli plene malviva, ol se ŝi estus reale kuŝanta en tombo.

Unu sola afero restis por esti farita: li eliros kun sia filo, li forlasos tiun familion, kiu estas la lia, sed en kiun li penetris uzurpule, semante ruinojn sub siaj paŝoj, ŝtelante al sia frato lian feliĉecon, ŝtelante al sia bofratino pecon de ŝia vivo, pecon tiel plene perditan, ke la kompatinda virino estas nun preskaŭ certa, ke neniam ŝi ĝin retrovos.

La morgaŭon, Fradeko konigis al Fernando sian determinon.

— Ha! mia frato, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Petro, se tiu malbonkompreniĝo, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉojn, ne ekzistus, kiom feliĉa mi estus, se mi povus pasigi apud vi la ceteron de miaj tagoj.

— Mi same, Fernando, ĉar pli ol ĉiu ajn homo, mi havis okazojn por ŝati viajn realajn kvalitojn.

— Kien vi intencas iri, elirante el tiu domo?

— Al Parizo. Mi ne volas forlasi tiun urbon; ĉar se resaniĝo okazus, kvankam tia fariĝo ŝajnas tute ne esperebla, tamen mi dezirus ne loĝi tro malproksime, por ke vi povu min tuje averti, se vi bezonus ĉu min, ĉu Maŭricon.

En tiu momento Maziero alvenis. Tial ke en la ĉambro, en kiu okazis tiu dialogo, troviĝis aliaj vizitantoj, Fradeko sin direktis al li. Kvankam tia ago lin multe tedis, tamen li prezentis sian manon al la bankiero.