Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/417

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

toro: ĉar se reale la cerbaj ĉeloj vivas ankoraŭ, sufiĉas, ke kelkaj el ili vekiĝu, por ke de unu al la apuda la ŝancelo komunikiĝu al ĉiuj aliaj. Beatrico povas memori pri ĉiuj, eĉ pri la plej neinteresaj fariĝoj, kiujn ŝi nun forgesis.

La morgaŭon sinjorino Herbeno diris al Maziero:

— Je Dio! kiel ridindaj estas la sonĝoj, kiujn oni faras en dormado. Dum la tuta nokto, la akcidento alveninta al tiu malgranda Maŭrico pasis kaj repasis tra mia cerbo. Sed en mia sonĝo lia patrino estis ne la kamparanino sed mi; kaj (afero pli mirinda!) la malgranda Maŭrico neniel similis al la kompatinda infano, kiun la aŭtomobilo preskaŭ premegis, sed, mi ne scias kial, li memorigis la portreton de la kapitano Herbeno, tiun pentraĵon, kiun antaŭ ok tagoj mi vidis en via laborĉambro.

— Infanino mia, respondis Maziero, vi scias, ke vi estis malsanega, kaj ke miaj kolegoj kaj mi nin demandas ankoraŭ, kiamaniere vi povis saviĝi. Sed tiu malsano lasis en via organismo profundajn postsignojn, je kiuj vi ne konjektas eĉ ekziston. Ekzemple, vi tute perdis la memoron de fariĝoj, kiuj okazis dum tiuj lastaj jaroj. Eble tio, kion vi kredas esti sonĝo, estas kontraŭe nur rememoro pri fariĝo reale okazinta.

— Vi ne intencas al mi kredigi, ŝi respondis ridante, almenaŭ mi tion supozas, ke mi povis havi infanon samaĝan, kiel tiu, kiu estis vundita hieraŭ; ke tiu infano nomigas Maŭrico; kaj ke mi konservis pri tiu okazintaĵo neniun memoron. Kia ajn grava estu estinta mia malsano, mi opinias, ke tia konjekto enhavas vere tro da fantazieco.

— Mia kara infanino, mi ne intencas kredigi ion ajn. Mi nur diras: ekpenu; kaj eble vi memoros.

Sinjorino Herbeno eliris profunde konfuzita.

Se la doktoro ne montris sin pli certiga, li tion faris, ĉar li timis, ke, senvualigante senpere la veron, li ŝan-