Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/418

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

celos la cerbon ankoraŭ malfortan de la resaniĝantino, kaj tiamaniere naskos krizon, kiun la delikata nerva sistemo de la juna virino estus nekapabla toleri.

Li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze. Se vere la nervaj elementoj ne estas malvivaj, estas prefere lasi ilin iom post iom rekonsciiĝi. Tiam nesenteble la memoro de okazintaj fariĝoj estos la neevitebla konsekvenco de tiu reveno al vivo.

Tio, kion Maziero antaŭvidis, kompreneble realiĝis. Tuj kiam Beatrico resupreniris al sia ĉambro, ŝi rapide malfermis fotografaĵoplenan albumon, kiun ŝi ofte foliumis, depost kiam ŝi estis retrovinta la sanon, sed en kiu nur kelkaj portretoj ekscitis ŝian interesiĝon; ĉar la plejmulto el ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi, montris al ŝi nur nekonitajn vizaĝojn.

Kaj jen estas tiuj samaj portretoj, kiuj prezentigas al ŝi kun eco de aĵo jam vidita, ŝi sciis nek kie, nek kiel, nek kiam; sed certe la personoj, kies fotografaĵojn ŝi ekzamenis, ne estis al ŝi absolute fremdaj.

Subite ŝi sentis, ke ŝia koro eksaltas en ŝia brusto, vidante la bildon de juna kvarjara knabeto, kiu kun buklhavaj haroj, kun fripona rigardo, ŝajnis rideti al ŝi.

Ĝuste li estis la figuro, kiun ŝi revidis en sia sonĝo, kaj kiu similis la kapitanon Herbeno.

Beatrico rapide eltiris el albumo la fotografaĵon, kaj revenis al Maziero.

— Kiel nomiĝas tiu infano? ŝi demandis sufokiĝante. Kiu estas li?

— Li nomigas Maŭrico Fradeko, respondis la doktoro, studante sur la fizionomio de la juno virino la efikon, kiun produktis tiu nomo.

— Maŭrico! Fradeko! Fradeko! Maŭrico! ŝi rediris, pasigante sian manon sur sia frunto, kvazaŭ ŝi volus forigi la vualojn, kiuj intermetiĝis inter la estintaĵoj kaj