Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/421

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Se mi estus sola en la vivo, li diris, jam depost longa tempo mi ne suferus plu: sed apud mi ĉeestas Maŭrico; kaj li malhelpas, ke mi forkuru al la eterna ripozejo. Kaj tio, kio pligrandigas mian doloron, estas aŭdi, ke tiu malfeliĉa infano senĉese postulas sian patrinon, kaj rediras dudekfoje dum la tago: “Mi volas vidi panjon. Kie ŝi estas? Kial ŝi ne vivas meze de ni? Kial ni ne iras ŝin retrovi?”

Dum Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn, la pordo de l’ oficejo, en kiu li troviĝis kun sia frato, malrapide malfermiĝis; kaj Maziero aperis sur la sojlo.

Li aliris al ambaŭ fratoj kun etenditaj manoj. Fradeko prenis unu el ili pro ĝentileco, sed samtempe pafis al la bankiero malamoplenan rigardon, kiun ĉi tiu ne ŝajnis rimarki.

— Petro, li diris, se mi petis de vi, ke vi venu al la bankofirmo, mi tion faris, ĉar mi esperas, ke la deziro de Maŭrico baldaŭ realiĝos. Kredeble post kelkaj tagoj mi petos de vi vian filon por lin konduki al lia patrino. Sed mi kredas, ke en tiu momento via ĉeesto en Vaucresson estus danĝera por Beatrico. Ŝia cerbo ne ŝajnas ankoraŭ sufiĉe fortika por toleri senriske du tiajn kaj samtempajn ekskuojn.

— Vi do kredas, ke ŝi povos plene resaniĝi?

— Mi ne kredas, mi estas certa; sed kondiĉe, ke ni agos kun treega singardo.

Kiam dum la vespero la bankiero revenis Vaucresson’o, la unua homo, kiun li renkontis, estis Beatrico, kiu atendis lian revenon kun febra senpacienco. Ŝi tenis en mano la fotografaĵon de Maŭrico, kiun ŝi ne delasis dum la tuta tago.

— Ĉu tiu infano, ŝi demandis, kies portreton mi trovis en albumo, kaj kiun mi revidis en sonĝo, ĉiam vivas?

— Ĉiam, respondis Maziero kun afektita indiferenteco. Ĉu vi deziras lin vidi?