Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/422

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ho jes! ekkriis la juna virino kun tono, en kiun ŝi metis sian tutan animon.

— La afero estas tre facila. Morgaŭ mi lin alkondukos al vi.

La morgaŭon, la aŭtomobilo de l’ bankiero veturigis Vaucresson’on Fradekon kaj lian filon, akompanitajn de Maziero kaj de Fernando. Sed la meĥanikisto, kiu ricevis specialajn ordonojn, anstataŭ eniri en la korton de la kampodomo, sin direktis al arbareto, en kies internon li kaŝis sian veturilon.

La bankiero, Herbeno kaj Maŭrico solaj elkaleŝiĝis.

— Iru, mia kara infano, diris Petro al sia filo kun larmoplenaj okuloj; iru retrovi cian panjon.

— Sed kial ci ne venas kun ni? demandis la infano.

— Mi cin realiros post unu momento. Estu tre saĝa. Obeu cian baptopatron kaj cian onklon. Iru, mia filo, li aldonis per voĉo solena; iru, kaj Dio cin akompanu.

Impresite de l’ tono, per kiu estis dirita tiu lasta frazo, la knabeto nenion respondis kaj sekvis siajn kunulojn.

Dum la doktoro alpaŝis, li sentis sin malkvieta. Kio elvenos el tiu decidiga provo? Ĉu la cerbo de Beatrico estas sufiĉe vekita, por ebligi, ke ŝi rekonu sian infanon? aŭ kontraŭe, ĉu la produktita ekskuo ne estos tro forta? ĉu ĝi ne abismigos neripareble la junan virinon en nokton pli nepenetreblan kaj pli nekuraceblan ol antaŭe?

Sinjorino Herbeno sidis en salono, havante ĉiam siajn rigardojn fikse direktitajn al la portreto de sia filo, kvazaŭ ŝi estus senmovigita de religia ekstazo.

Subite la pordo malfermiĝis, kaj juna voĉo ekkriis:

— Bonan tagon, patrineto, jen estas mi!

Aŭdinte tiujn vortojn, la juna patrino relevis sian kapon; kaj vidante tiun infanon, kiu alkuris al ŝi tiel rapide, kiel povis tion ebligi liaj mallongaj kruroj, ŝi paliĝis, rapidis al li, lin sublevis el tero kun energio,