Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/423

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun ŝia malforta ŝajno ne lasis supozi, kaj lin premante sur sia koro, ŝi ekkriis en muĝado, kiu pli similis la blekadon de sovaĝa besto ol homan voĉon:

— Maŭrico! mia infano! mi memoras!

Kaj dum ŝi lin ŝmacadis kun frenezaj ekscitegoj, Fernando kaj Maziero eniris siavice en la salonon.

— Ha! sinjoro Maziero, ekkriis la juna virino, mi memoras! mi memoras! Kiom mi estas feliĉa! Sed subite, ekvidante Fernandon, ŝi ektremetis.

— Sed tiam, ŝi diris, tial ke ni estas geedzoj nur depost ses monatoj, ĉu estas eble, ke ...

— Ni eliru, ne respondinte, blovis la doktoro en la orelon de sia baptofilo, kaj ni lasu ŝin sola kun sia filo. La infanaj respondoj, kiujn li faros al ŝiaj demandoj, pli taŭgos por ŝia malfortiĝinta cerbo ol niaj tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj.

Kaj la du viroj eliris, por sciigi Fradekon pri la fariĝoj, kiuj okazis.


La resanigo de Beatrico pli kaj pli rapide progresis.

La senĉesa babilado de l’ infano iom post iom revekis sentojn kaŝitajn en la profundejoj de ŝia cerbo; kaj kvankam ŝi ne ĉiam tre akurate komprenis la fariĝojn, al kiuj aludis ŝia filo, tamen la simpla fizika impreso produktita de la sono de lia voĉo agis pli intense, ol estus farintaj la plej detaloplenaj klarigoj: ĉar ili estus ŝajnintaj tiel neverŝajnaj, ke la juna virino, pro la foresto de ŝiaj memoroj, ne estus povinta ilin akcepti. Efektive homo, kiu estus peninta pruvi al ŝi, ke dum kvin jaroj ŝi kunvivis kun Petro en geedza kunloĝado, estus ricevinta nur rideton de nekredemo, tial ke ŝi ne memoris plu tiun kunvivadon. Sed kiam Maŭrico diris, ke lia paĉjo Petro estas tre malgaja; kiam li demandis, kial sinjoro Maziero ne volas, ke lia paĉjo Petro venu al Vaucresson, k. t. p., tial ke la juna virino ne povis kompreni la sencon de tiuj demandoj, ĉar la memoro de tiuj fariĝoj al ŝi mankis,