Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/424

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kompreneble ŝi ne povis respondi. Sed aliparte, tial ke estis neeble, ke ŝi kulpigu je artifiko la infanajn pripensojn de Maŭrico, ŝi sentis sin konfuzita, faris ekpenon, kaj iom post iom memoris. Certe tio ne estus okazinta, se Maziero nesingarde estus serioze rakontinta al ŝi la fariĝojn tiel, kiel ili okazis: ĉar tiam ŝi estus ekrideginta antaŭ lia nazo, dirante: “Ĉu vi mokas min?” kaj neniu laboro por rememori estus fariĝinta en ŝia cerbo.

Tial ke la patrino memoris pri sia patrineco, neeviteble la cetero devis postiri sen malfacileco: kaj reale tio tiel okazis.

Ian tagon Beatrico diris, ke nun ŝi memoras pri Petro, kaj ke ŝi deziras lin revidi.

— Venu, mia frato, al li skribis Herbeno, venu sen ŝanceliĝo; venu redoni la sanon al tiu malfeliĉulino, kiu tiel dolore maljuste suferis; venu kisi la patrinon de via filo, kaj ne timu, ke vi incitos mian ĵaluzecon. Ĉar kiam mi estos reveninta el mallonga vojaĝo, kiun mi plenumos post kelke da tagoj, mi intencas fari al vi proponon, kiu, mi tion esperas, vin multe ĝojigos.

Post ok tagoj Fradeko kaj Beatrico ricevis ambaŭ de Fernando leteron jene verkitan:

En la letero, adresita al Petro, oni legis:

— Troviĝu, venontan lundon je la dua, en via iama apartamento, straton de l’Université: mi deziras interparoli kun vi.

Kaj en la letero al Beatrico:

— Troviĝu, venontan lundon je la dua, en la iama apartamento de Petro, straton de l’Université; mi deziras interparoli kun vi.

Kiam ili estis kuniĝintaj triope:

— Mankas ankoraŭ, diris Fernando, kvara persono, sen kiu ĉio, kion mi havas por diri, estus senvalora. Atendu min unu minuton: mi iras por ĝin venigi.

Li malfermis la pordon, kiu komunikigis la ĉambraron