Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/425

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Fradeko kun la apartamento de sinjorino Herbeno, eniris en sian iaman loĝejon kaj baldaŭ revenis akompanate de juna virino funebre vestita. Vidante ŝin enirantan, Petro kaj Beatrico sin eklevis per unu eksalto, kvazaŭ serpento ilin pikus:

— Reĝino! ili samtempe ekkriis.

Kiam Fernando revenis el Azio por peti la revizion de sia proceso, li trovis sian lokon okupitan de Fradeko, kaj infanon, kiu ne estis lia, lokitan en la edza hejmo. Certe ne eĉ dum unu sola minuto li intencis kulpigi Beatricon, kiu estis nur la senkulpa viktimo de absoluta simileco, kaj kies sola krimo estis plialtigi la devon kaj la edzinan amon ĝis la forgeso al sia bonfamo. Sed tamen ekzistis neneigebla kaj materia fakto: Beatrico estis patrino de filo, kiu ne estis lia. Inter lia edzino kaj li troviĝis nun tiu etulo, kiun li estis tro justa por malami, sed kiun li ne povis ami tiel forte, kiel li estus aginta por sia propra infano. Pro tio la senĉesa ĉeestado de la Fradeka filo iom post iom mortigis en la koro de l’ junulo la amon, kiun li iam sentis al Beatrico, kaj ĝin anstataŭiĝis per sento de simpla amikeco, de amemo ĉiam profunda sed nur frata.

Tiam pro fenomeno de neevitebla reago li tuj komencis pripensi pri Reĝino.

Dum lia tuta vivado, la koro de Fernando estis vera pendolo, balanciĝanta el unu junulino al la alia kaj ne povanta fiksiĝi. Lia sendecideco estis tiel granda, ke, kiam lia baptopatro postulis, ke li faru elekton, tial ke li ne povis decidiĝi, li estis devigita demandi la sorton, kiu montris Beatricon. Momente li povis kredi, ke liaj ŝanceliĝoj ĉesis, kaj ke la nova edzino estis definitive venkinta sian konkurantinon. Sed la malsano okazinta al la juna virino post tri monatoj da geedziĝo, denove ĵetis Fernandon en la brakojn de Reĝino: kaj se post la resaniĝo de sinjorino Herbeno, la junulo volis rompi kun sia ama-