Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/427

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per kiu la juĝisto bonvolos ilin interpreti, li sentis, ke nenio estas pli necerta ol lia malkondamno. Jen estas, kial li ŝanceliĝis dum ses monatoj. Reale li ŝuldis sian delinitivan liberiĝon nur al la ĉeesto de sia frato, kiu, rakontante sian draman intervidiĝon kun Sedilo, metis la aferon sur ĝian veran lokon. Sed al kiu li ŝuldis tiun ĉeeston de Petro? Al Reĝino. Ĉu ne estas ŝi tiu, kiu eksciante, ke troviĝas en Svisujo la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia amato, alkuris por lin savi? Se ŝi ne estus sin intermetinta, Fradeko estus mortinta en la Rhona glaciejo: kaj la mistero, kiu envolvis la kondamnon de Fernando, neniam estus klarigita. Do se la juĝo, kiu lin frapis, estis momente haltigita, li tion ŝuldis al la letero de Reĝino; se Petro retrovita lin definitive malkondamnigis, li tion ankaŭ ŝuldis al la intermeto de Reĝino: reale al Reĝino, kaj al Reĝino sola li ŝuldis sian rehonorigon.

Tiam li petis de Klozelo, ke li bonvolu doni al li tiun grandampleksan leteron, kiu, dank’ al la nova fakto, kiun ĝi konigis, estis la kaŭzo de lia reveno mezen de liaj familianoj. La tralegado de tiu dokumento estis por li vera malkaŝo, kaj ĵetis novan lumon sur fariĝojn, kiuj restis ĝis nun mallumaj, kaj por kies klarigo li sciis trovi nur erarajn interpretojn. Do tiu letero farita per ĵurnalaj literoj, tiu letero, kiun li kredis ruzo de Eduardo, estis vere verko de Reĝino. Ĝis nun li opiniis, ke solaj la timo al skandalo kaj la zorgo pri ŝia bonfamo fermis la buŝon de la junulino; kaj subite li ekvidas, ke la roloj estas interŝanĝindaj. Ne nur lia infaneca amikino ne timis skandalon, ne nur ŝi metis antaŭ la piedojn de la amata viro sian hontemon, sian honoron kaj sian bonfamon, sed plie ŝi altiĝis la memoferon ĝis heroeco de mensogo, kaj al li liveris tiun alibi’on, kiu mankis, proponante certigi, ke en la preciza minuto, en kiu okazis la katastrofo sur la Meudon’a pontego, ŝia amato troviĝas inter ŝiaj brakoj. Esti li tiu, kiu ne komprenis, tial ke li